Filmoj laŭ romanoj de Karl May

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Karl May kaj liaj fundamentaj verkoj kaj staturoj estis logaĵo por filma kamerao propre ĉiam. Jam en la 20-aj jaroj de la 20-a jarcento estiĝis la unuaj mutaj filmoj. Ĉe ilia naskiĝo staris juna scenariistino Marie Luise Droop, kiu estis ĉirkaŭ la jaro 1910 ankaŭ amikino de Karl May. Komune kun sia edzo ŝi fondis en 1920 propran filman kompanion, kiu ricevis nomon Ustad-Film. Estiĝis tri filmoj Auf den Trümmern des Paradieses (Sur ruinoj de edeno), Die Todeskarawane (Karavano de morto) kaj Die Teufelsanbeter (Adorantoj de diablo). Sed tiuj ĉi filmoj ne havis sukceson sufiĉan por plua daŭrigo. En duono de la 30-aj jaroj estis filmita plua filmo - ĉifoje jam sona - Durch die Wüste (Tra dezerto). Bedaŭrinde sukceso estis malpermesita ankaŭ al ĝi, ĉar scenariisto Carl Junghans devis fuĝi antaŭ faŝismigo de la lando ĝis Ameriko, Fred Raupach, ĉefrolulo de Kara, finis en orienta batalfronto kaj la filmo finis en arkivejo. En la 50-aj jaroj poste estis filmitaj du filmoj: Die Sklavenkarawane (Karavano de sklavoj, 1958) kaj Der Löwe von Babylon (Babylonia leono, 1959). Sed nek tiuj ĉi epikaj aventuremaj filmoj ne atingis tian sukceson kiel ĉe kelke da jaroj pli poste La trezoro sur Arĝenta lago.

Malantaŭ ĉio staris pli malgranda korpulenta viro, ĉefo de produkcia firmao Rialto - Horst Wendlandt. Jam longe li revis filmi ian grandiozan kaj multekostan aventureman filmon. Du jaroj antaŭe (tiam li laboris ankoraŭ por Artur Brauner) li estis filmonta grandiozan filmon Ribelo sur Bounty. Sed en la sama tempo tiu ĉi filmo estis filmonta ankaŭ en Hollywood - ĉefan rolon havis promesita Marlon Brando. Brauner ne intencis repaciĝi kaj li nuligis la projekton. Sed Wendlandt estis optimisto: se germanoj havis tian kuraĝon, por ke ili filmu filmon pri piratoj, kial ili ne povus filmi ankaŭ ian filmon pri indianoj? Teknike tio ja ne estis tiel simpla, sed en alia flanko eĉ ne ne ebla. Filma ĵurnalisto Erich Kocian rememoras: La tutajn tagojn li pasigis en sekcio de libroj de granda berlina magazeno rimarkante, kiom da libroj de Karl May oni vendas. Poste li demandis en unu restoracio kelneron: "Diru - ĉu vi konas Karl May-on?" Kaj kiam la kelnero respondis: "Nu klare, Winnetou kaj Old Shatterhand, mi legis ĉion!" estis por li la afero klara - filmoj de May estos sukcesaj.

En la tempo, kiam Wendlandt decidiĝis filmi La trezoron sur Arĝenta lago, li estis jan tre sukcesa produktoro. Sed li ne estis finance tiel sendependa kiel lia antaŭa okupiganto. Estis necese konvinki siajn kunulojn al kunlaborado. Preben Philipsen rapide kapjesis - li sciis, ke Wendlandt kapablas ŝanĝi preskaŭ ĉiun objekton de sia intereso en oran minejon (de tio ankaŭ kromnomo "La viro kun ora mano"). El Hamburgo Wendlandt forvojaĝis ĝis Munkeno, por ke li konvinku Waldfried Barthel-on, ĉefon de firmao Constantin. Barthel ankaŭ konsentis kaj la plej multekosta filmo de postmilita periodo povis esti komenci filmata. De komence ankoraŭ ne estis tute klare, kie oni filmos la filmon, sed fine estis decidite pri Jugoslavio kaj estis komencita kunlaborado kun Jadran-filmo. Plua demandsigno ŝvebis super elekto de reĝisoro. Horst Wendlandt unue pripensis pri Alfred Vohrer - tio estis lia bona amiko, sed Constantin favorigis Harald Reinl-on. Reinl havis kelke da preferoj - li estis unu el la plej sukcesaj germanaj reĝisoroj, li estis per kontrakto devligita kun firmao Constantin, li ĝuste estis filmanta en ugoslavio kaj li kunlaboris kun Lex Barker - la planata Old Shatterhand. Waldfried Barthel persistis pri tio, ke reĝisoro de tiu ĉi filmo devus fariĝi Reinl kaj al Wendlandt restis nenio alia, ol subiĝi al la argumentoj. La kunlaboranto de Wendlandt de komence neniel rapidis en la filmigadon de filmoj de May - li timis pro malsukceso. Sed por la sukceso de la afero li faris sekve vere ĉion. Kun stabo de kunlaborantoj li traveturis Jugoslavion transverse kaj interesigis en la aferon du siaj bonajn amikojn: kameraiston Ernst W. Kalinke-on kaj aŭtoron de muziko al bazaj filmoj - Martin Böttcher-on. Liaj melodioj fariĝis unu el la plej sukcesaj filmaj melodioj entute.

Wendlandt bone konsciis, ke la sukceso de filmoj dependas precipe en okupigo de ĉefaj roloj - kaj la reĝisoroj havis vere bonan talenton dum la elektado de aktoroj! Krom Pierre Brice kaj Lex Barker en la filmoj de May preterpasis kvanto de antaŭe aŭ pli poste famaj aktoroj. Inter pozitivulojn enviciĝis ekzemple Stewart Granger, en roloj de viglaj elegantuloj brilis la hodiaŭa komisaro Schimanski - Götz George kaj Ribannon transprenis al Winnetou certa Mario Girotti, pli poste multe pli fama kiel Terence Hill. Sed brila prezentado estis ankaŭ malbonuloj - Cornel Brinkley, tiel ĉi ĉeĥa naskiĝinto Herbert Lom, egoista murdisto Santer, alie eminenta aktoro Mario Adorf, kaj ĉiam eleganta Rik Battaglia. Estis ĉi tie ankaŭ belulinoj de ĉiuj tipoj: multfoje Karin Dor, la tenera Marie Versini kiel Nŝo-ĉi, la juna Uschi Glas aŭ la ekzotika Daliah Lavi. Kiel Sam Hawkens ĉiujn gajigis Ralf Wolter.

La devena timoj pri la sukceso kaj redoneco de enmetitaj investaĵoj estis rapide for - al Winnetou subiĝis pli ol 60 ŝtatoj en la tuta mondo. La filmoj ricevis multajn vicojn de aprezoj - eble la plej gravaj estis titoloj Ora ekrano, donita al filmoj kun vizitinteco pli ol 3 milionoj da spektantoj nur en Germanio. La filmoj de May fariĝis en Eŭropo spektakte egalvaloraj konkurencoj de agento Bond kaj la amanta Angeliko...

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1920
Germana firmao Ustad-Film post filmigo kaj malsukceso de mutaj filmoj "Sur ruinoj de edeno", "Adorantoj de diablo" kaj "Karavano de morto" bankrotas.
  • 1936
Tobis Cinema filmas filmon Durch die Wüste "Tra dezerto", sed pluaj pro naziistoj ne estiĝas.
  • 1948
En Ĉeĥoslovakio estas projekciata kolora filmo "Ruĝa ĝentilulo", Paramount, Usono
  • 1958
Die Sklavenkarawane "Karavano de sklavoj", Bavaria, Germanio
  • 1959
Der Löwe von Babylon "Babylonia leono", germana-hispana kunprodukto.
Por filmigado prepariĝas Hollywood, onidire preskaŭ 70 filmoj, sed la realigo fiaskis.
  • 1962
Der Schatz im Silbersee - "La trezoro sur Arĝenta lago"
  • 1963
Winnetou I
  • 1964
Winnetou II
Unter Geiern "Inter vulturoj"
Der Schut "Ĵut"
Old Shatterhand
  • 1965
Der Schatz der Azteken "La trezoro de aztekoj"
Die Pyramide des Sonnengottes "Piramido de dio de suno"
Old Surehand
Der Ölprinz "Petrola princo"
Winnetou III
Durchs wilde Kurdistan "Tra sovaĝa Kurdistano"
Im Reich des silbernen Löwen "En regno de arĝenta leono"
Das Vermächtnis des Inka "Mesaĝo de inkao"
  • 1966
Old Firehand
Winnetou und das Halbblut Apanatschi "Winnetou kaj mestizino Apanaĉi"
  • 1968
Winnetou und Shatterhand im Tal der Toten "Winnetou kaj Shatterhand en Valo de morto"