Filmstudio Glückauf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmstudio Glückauf
kinejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
Koordinatoj51° 26′ 36″ N, 7° 0′ 25″ O (mapo)51.44327.00685Koordinatoj: 51° 26′ 36″ N, 7° 0′ 25″ O (mapo)

Filmstudio Glückauf (Nordrejn-Vestfalio)
Filmstudio Glückauf (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Filmstudio Glückauf
Filmstudio Glückauf
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Filmstudio Glückauf
Vikimedia Komunejo:  Filmstudio Glückauf [+]
vdr
Filmstudio Glückauf en la jaro 2010

Filmstudio Glückauf en la Suda Kvartalo de Essen estas unu el la plej malnovaj kinejoj en Germanujo. Inaŭgurite en 1924, ĝi estis militdetruita en 1945 kaj pli malfrue rekonstruita laŭ stilo de la 1950-aj jaroj. En 2001 ĝi devis esti fermata, ĉar la doma parto de la kinejo devis estis malkonstruata en 2007 pro kadukeco. Nur la monumentprotektata fasado de la ĉefa domo (Glückaufhaus) konserviĝis. Tiel oni novkonstruis la tutan domensemblon kaj sekve solene inaŭguris la 18-an kaj 19-an de decembro 2009 la remalfermadon de la kinejo.[1]

Ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

La kinejo sur areo da 600 kvadrataj metroj ampleksis ĝis sia malkonstruo en 2007 ĉambregon kun 300 sidlokoj kaj paŭzotrinkejon, ambaŭ en la stilo de la 1950-aj jaroj. Ĝi nun denove konvenas kun la monumentprotektata fasado de la domo. La proksimume 90 elcentoj de la interna ekipaĵo, kiuj estis sekurigeblaj, estis denove instalataj. Nur la nombron de sidlokoj oni reduktis al 250 por atingi pli liberecon por la kruroj.[2]

Filmstudio Glückauf plurfoje ricevis distingojn por siaj jaroprogramoj kaj apartenas per tio al la filmteatroj plej ofte distingataj en Germanujo. Nun ĝi havas modernan sonsistemon kun kvar sonfontoj, sed ankaŭ kinorgenon de Gulbransson.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ[rompita ligilo]
  2. Artikolo en la reta eldono de la gazeto WAZ. Arkivita el la originalo je 2009-07-21. Alirita 2014-02-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]