Filo de homo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Filo de homo estas esprimo kiu ofte legiĝas en la Biblio kaj en hebrea formo ben-adhàm (kun eta aramea varianto bar ʿenàsh) kaj en la greka traduko huiòs tou anthròpou - ὑιός του ἀνθρὸπου - farita de la hagiografiistoj de la Nova Testamento

Pri ĝi troviĝas spuro ankaŭ en la apokrifa (ekzemple, en la libro de Ĥanoĥ kaj en 4a de Esdra).

Malnova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Malnova Testamento la libro en kiu tiu esprimo ofte aperas estas tiu de Jeĥezkel, kie pli ol 90 fojojn Dio adresiĝas al la profeto lin nomante “filo de homo”.

En la hebrea de la Malnova Testamento, tiu lokucio prezentas pli ol unu semantikan nuancon; intertempe oni memoru:

  • En Jeĥ 2,1, la esprimo indikas unuopan ulon de la homa genro. Fakte la plejparto de la bibliaj alilingvaj versioj tradukas per la simpla “homo”.
  • en la psalmo 8,5 [1], 146,3 [2] kaj Jeremia 49,18; 49.33 [3] filo de homo indikas la komunan homon kiu estas portata super la ĉielaj nuboj antaŭ la “Antikvulo de la tagoj”. [4]

Lastafoje menciita, filo de homo aperas en 7,13 de Libro de Danielo kiu recitas: “Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li”

Ĝuste tiu esprimo, enprenita en la senco enkondukita de Danielo, ekde la komenco la tradicio kaj la kristana eklezio estis taksata kunligo inter la Malnova Testamento kaj Nova Testamento, kvazaŭ preciza kaj ĝustatempa plenumo de profetaĵo.

Tiu opinio restas ankaŭ hodiaŭ kunhavata ĉe la plejparto de la kristana mondo kaj de esploristoj ankaŭ se ne mankis malakordaj opinioj kaj nivele de teksta kritiko kaj nivele de ekzegezo kaj en la teologia medio koncerne la legimitecon de ĝia asocio kun la figuro de Jesuo Kristo.

Nova Testamento[redakti | redakti fonton]

En la Nova Testamento la vokmaniero “Filo de homo” referencas ĉiam al Jesuo kaj estas unu el la epitetoj per kiu li mem multfoje preferas sin difini.

En la Evangelioj, ĝi revenas 80 fojojn; ekstere de ili reaperas en Agoj ĉe la pasaĵo 7,56, ĉe Hebreoj, en Apokalipso 1,13 kaj 14,14.

Tiu lokucio metas la akcenton sur la fakto ke Jesuo estas ankaŭ estulo homa same kiel ĉiuj aliaj “naskitaj de virino”, nome de Maria kiu lin koncipis kaj akuŝis (vidu Galatojn 4,4 kaj Lukon 1,34-36-

Alivorte, tiu lokucio celas enmensigi la striktan parencan ligon kreiĝintan inter Jesuo Kristo kaj la Homaro krom, certe, strebi la elstarigon de lia saviga mesio (laŭ la senco de la Daniela versego: “Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li”.

Iuj ekzegezistoj vidas ankaŭ en ĝi aludon al mistereco de la persono de Jesuo, nome eksterordinarieco de lia misio, afero kiun poste la teologio kaj kredo tradukis en la unuecon de persono en diecon de naturoj (homa kaj dia).

Ne povas forfuĝi ia afinecoj (pro asonanco kaj enhavo) kun aliaj epitetoj abribuitaj al Jesuo:

  • Filo de Davido (ĉar, kvankam li pri tiu temo ne parolis, li estis ankaŭ taksita de liaj sekvuloj kiel la heredanto de la regno rajtigita pro lia davida ideco, laŭ la amasa proklamado en Jerusalemo kaj laŭ la Marka informo (10,47): “Kaj aŭdinte, ke ĉeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de Davido, kompatu min”.
  • Filo de Dio (ĉar origine dia) laŭ la senco de la johana versego 4,15 de unua epistolo: “En ĉiu ajn, kiu konfesas, ke Jesuo estas la Filo de Dio, Dio restas, kaj li en Dio.”

En la evangelioj la lokucio “Filo de homo” estas ĉiam metita en la buŝo de Jesuo kiu, laŭ kiu dedukteblas el Marko (8,29-31; 14,61-62), ĝin aparte preferis. Neniu do, krom Jesuo, ĝin uzis konversaciante kun li aŭ pri li.

Kristanaj studuloj opinias ke la sinprezetado per tiu lokucio estis “diskreta maniero” elpensita de Jesuo por energie pretendi agnoskon de sia mesieco kaj samtempe por singardeme ne alarmi siajn aŭskultantojn. Tiu nesecigita konsidero estas pravigata de la fakto ke la lokucio estas uzata en ampleksa kaj varifoja spektro de “kadroj eblaj”:

  • en Marko 8,38 al la lokucio estas ligita la ideo de triumfo eskatologia: “Ĉar kiu hontos pri mi kaj miaj paroloj antaŭ ĉi tiu adultema kaj peka generacio, pri tiu ankaŭ hontos la Filo de homo, kiam li venos en la gloro de sia Patro kun la sanktaj anĝeloj”.
  • en Marko 8,31 oni parolas pri la neeviteblo de la suferoj: “Kaj li komencis instrui al ili, ke la Filo de homo devas multe suferi, kaj esti rifuzita de la pliaĝuloj kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj, kaj esti mortigita, kaj post tri tagoj releviĝi.'.
  • En Marko la pasaĵo 2,27-28 ligiĝas al la rekta realo de Jesuo kiu predikas kaj realigas miraklojn: “Kaj li diris al ili: La sabato estiĝis por la homo, kaj ne la homo por la sabato; 28 tial la Filo de homo estas sinjoro eĉ de la sabato.”.

Ne forgesendas ke ĉiukaze lia maniero paroli devi ŝajni enigma al multaj el liaj aŭskultantoj (vidu Joh 12,34: “La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo?”)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • [5]
  • Vermes, Geza: Jesús el judío. Barcelona, Muchnik Editores, 1977 (título original: Jesus the Jew, 1973); páginas 171-202. ISBN 84-7264-005-1
  • Duquoc, Christian: Cristología. Ensayo dogmático sobre Jesús de Nazaret, el Mesías. Salamanca, Ediciones Sígueme, 1992 (título original: Christologie I-II. Essai dogmatique); páginas 156-176. ISBN 84-301-0554-9.
  • Gesù di Nazaret, Benedikto la 16° (Josepf Ratzinger) , Rizzoli, 2007
  • Gesù di Nazaret: un personaggio storico, Maurizio Gronchi,Maurizio Gronchi Juvénal Llunga Muya, Paoline.
  • Compendium OF THE CATECHISM OF THE CATHOLIC CHURCH, Chapter Two: I Believe in Jesus Christ, the Only Son of God [6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]