Filokladiumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Pika rusko (Ruscus aculeatus)
Asparagus plumosus
Phyllanthus mirabilis

Filokladiumofilokladio (Phyllocladium) estas modifiĝo de ŝosakso por fotosintezo. Filokladiumoj estas verdaj, plataj, flankaj ŝosoj, kiuj ĉe plantoj transprenas funkcion de folioj. Ĉar ili havas limigitan longokreskon, tiuj folioj ofte aspektas kiel veraj folioj. Oni povas identigi filokladiumon jene:

  • Ĉe bazoj de la filokladioj lokiĝas la ofte skvamformaj, reduktitaj veraj folioj.
  • La floroj kreskas sur tiuj modifiĝintaj ŝosoj.

Filokladioj aperas ekz. ĉe la sekvaj familioj kaj genroj.

Similaj modifiĝoj estas

  • platikladioj: platiĝinta ĉefŝoso, kiuj ne estas tute foliforma
  • filodioj: plataj kaj foliformaj foliteniloj