Filolao (birdo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Filolao
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Cistikoledoj Cisticolidae
Genro: Phyllolais
Specio: 'Ph. pulchella'
Dunomo
Phyllolais pulchella
(Cretzschmar, 1827)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Filolao (Phyllolais pulchella) estas specio de birdo de la familio de Cistikoledoj, kiu apartenas al la genro Phyllolais; ĝi estas plej ofte la ununura specio inkludata en tiu genro.

Tiu estas malgranda, senmarka birdo de savano kaj akaciarbaro. Ĝi ĉefe preferas Acacia xanthophloea kaj Acacia abyssinica kie manĝas paroj aŭ malgrandaj grupoj. Ĝi estas malfacile videbla, sed povas ariĝi al miksitaj kunmanĝantaroj.

Ĝi estas griza supre (pli malhela en flugiloj kaj vosto) ĝis la okulo en kapo, sed el la rozkoloreca beko estas flaveca vizaĝo kaj subvizaĝo; la gorĝo estas blankeca kaj la ventro flaveca. La kruroj estas rozkolorecaj.

Ĝi troviĝas en centrorienta Afriko el norda Tanzanio kaj nordorienta Demokratia Respubliko Kongo al Niĝerio kaj Kameruno okcidenten kaj al Centrafrika Respubliko, Ĉado, Eritreo, Etiopio, Kenjo, Ruando, Sudano, kaj Ugando orienten. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, savano kaj arbustaro.

[redakti] Referencoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj