Filoskopoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Filoskopoj
Fitiso Phylloscopus trochilus
Fitiso
Phylloscopus trochilus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Filoskopedoj Phylloscopidae
Genro: Phylloscopus
Boie, 1826
Species

Proksime 55-60; vidu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

FiloskopojPhylloscopus estas genro de birdoj iam lokataj en Silviedoj kaj lastatempe konsiderantaj kiel meritantaj propran familion nome Filoskopedoj (Alström et al. 2006). Estas lastatempe ĉirkaŭ 55 specioj en la genro, sed tiu kompono faras ĝin polifiletika genro rilate al Seicercus. Tiele, kelkaj specioj tuj estu forigitaj el la nuna genro.

La latina scienca nomo uzas du radikojn el la antikva greka kun la signifo "kiu rigardas la foliojn" alude al la konstanta kutimo proserĉi insektetojn inter kaj ĉefe sub la folioj.

La birdoj de moderklimataj regionoj estas kutime tre migrantaj. Ili estas aktivaj, konstante moviĝantaj, asociaj kun arboj, kvankam plie ĉe malferma arbaro ol en densaj plantejoj. Ili loĝas el kanopeo al subkreskaĵaro. Plej parto de tiuj specioj estas tre teritoriemaj kaj somere kaj vintre.

Ili estas malgrandaj Paseroformaj birdoj verdecaj aŭ brunecaj supre kun blankecaj aŭ flavecaj subaj partoj, kiuj ĉasas insektojn meze de la folioj de arboj. Ili strete similas unu la alian aspekte, kaj nur etaj detaloj, ofte rimarkeblaj nur tenante la birdon enmane kaj fare de fakulo povas distingigi ilin, sed per la respektivaj kantoj (kutime simplaj kompare kun tiuj de silviecaj birdoj) ili facile distingeblas.

La specioj tradicie lokataj en Phylloscopus estas:

Dubindaj:

Referencoj

  • Alström, Per; Ericson, Per G.P.; Olsson, Urban & Sundberg, Per (2006): Phylogeny and classification of the avian superfamily Sylvioidea. Molecular Phylogenetics and Evolution 38(2): 381–397.
  • Badyaev Alexander V. & Leaf, Elizabeth S. (1997): Habitat associations of song characteristics in Phylloscopus and Hippolais warblers. Auk 114(1): 40-46. PDF plena teksto
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 849655306X.

Eksteraj ligiloj