Filoteo Brienio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filoteo Brienio
Φιλόθεος Βρυέννιος
Metropolito de Nikomedio
Profesoro, teologo, malkovrinto de la Kodekso jerusalema
Profesoro, teologo,
malkovrinto de la Kodekso jerusalema
Persona informo
Naskonomo greke Φιλόθεος Βρυέννιος
Naskiĝo 26-an de marto 1833 (1833-03-26)
en Konstantinopolo
Morto 18-an de novembro 1917 (1917-11-18) (84-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Religio ortodoksismo vd
Alma mater Halki seminary vd
Profesio
Okupo pastro • teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philotheos Bryennios, greke Φιλόθεος Βρυέννιος, esperantigite Filoteo Brienio, (naskiĝis la 26-an de marto 1833, mortis en 1914) estis episkopo de la Ortodoksa Eklezio kaj metropolito de Metropolo de Nikomedio. Li estas memorata precipe pro la fakto ke li malkovris, en 1873, gravan manuskripton en kiu estas konservitaj kopioj de famaj dokumentoj de la Eklezio de la unuaj jarcentoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Istanbul, li edukiĝis kaj studis en la ortodoksa teologia seminario de la Marmara insulo Halki, kaj doktoriĝis en la universitatoj de Leipzig, Munkeno kaj Berlino. Li profesoris pri teologio kaj aneksitaj sciencoj diversloke (1861-1867). En 1867 Filoteo Brienio ŝarĝiĝis regadi la Patriarkan altlernejon en Konstantinopolo; en 1875 li partoprene ĉeestis la konferenco de la Prakatolika Eklezio[1] en Bonn, dum kiu li ricevis la nomumon al la digno de metropolito de la ortodoksa diocezo de Serra de Makedonio. En 1877 li estis oficigita episkope administri kiel metroplito la ortodoksan kristanaron de Nikomedio.

En 1877 li partoprenis kiel membro de la komisiono ŝarĝita informiĝi kaj informi pri la prirabadoj de la monaĥejoj de Moldavio kaj Valaĥio.

Enhavoj de la manuskripto malkovrita de Filoteo Brienio[redakti | redakti fonton]

Dum sia didaktika kaj esplora laboro trafis, en la biblioteko de la pia societo “Sankta Tombo de Jerusalemo”, pergamenan manuskripton entenantan verkojn de la unuaj kristanaj jarcentoj, kelkajn jam menciitajn sed ne poseditajn. Jen ili: Sinopsa sintezo de la Malnova Testamento pretigita de Sankta Johano Krizostomo, la Letero de Barnabaso, la Unua de Klemento, la Dua letero de Klemento, la Instruo de la dekdu Apostoloj, la neaŭtenta letero de Ignaco al Maria Cassaboli [1], kaj dekdu pseŭdo-leteroj de Ignaco el Antioĥio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiuj katolikoj ĵus distanciĝis el la katolika Eklezio de Romo, kies Unua Vatikana Koncilio ĵus difinis la neeraripovon de la papo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]