Filozofia fabelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La filozofia fabelo estas literatura ĝenro aperinta en la 18-a jarcento. Estas imaga rakonto, kiu uzas la formon de la fabelo por prezenti filozofiajn ideojn kaj konceptojn.

Estas ankaŭ kritiko aŭ primoko kontraŭ la tiama socio aŭ moralo kaŝita en rakonto de eventoj supozataj okazi en malproksimaj loko aŭ tempo, sed elvokantaj la mondon de ĉi-tie kaj ĉi-tiam.

Historio

Fabeloj ekzistas en ĉiuj kulturoj. Rakontoj portantaj moralon estas verŝajne plej malnovaj formoj da literaturo. La fabloj de La Fontaine estas tradukaĵoj el antikvaj, mezepokaj aŭ hindaj aŭtoroj. Tamen, la nuntempa nocio pri de filozofia fabelo referas al la filozofio, kiu aperis inter la Renesanco kaj la 18-a jarcento. La jarcento de la Klerismo estis la « ora aĝo » de la filozofia fabelo.

Voltaire (1694 - 1778) estas rigardita kiel la emblema verkisto de ĉi-tiu ĝenro, sed oni ne forgesu Jonathan Swift (1667 - 1745), Cyrano de Bergerac (1619 - 1655), nek, ĉefe Thomas More, (1478 - 1535), kreinto de la vorto Utopio.

La filozofia fabelo estas unu el la "radikoj" de la sciencfikcio.