Filozofio de fiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La dualo ondo-partiklo, kiu montras kiel la sama fenomeno povas esti vidita laŭ du malsamaj manieroj, estis unu de la filozofiaj problemoj starigitaj de kvantuma mekaniko.

Filozofio de fiziko, en filozofio esploras la filozofiajn aspektojn (logikaj, epistemologiaj, ontologiaj, metafizikaj) de konceptoj kiaj materio, energio, spaco kaj tempo. Krom tio, ĝi interesiĝas pri la filozofiaj (logikaj, epistemologiaj, ontologiaj] konsekvencoj de la teorioj de fizika relativeco kaj kosmologio, pri la rezultoj kaj interpretoj de la kvantuma mekaniko, pri la fundamentoj de la statistika mekaniko, kaj pri la problemoj koncernantaj la kaŭzecon, determinismon /nedeternismon, naturon de la fizikaj leĝoj. Kvankam filozofia sub-disciplino, la filozofio de la fisiko kunlimas kaj, laŭkelkaspekte, nedistigelas el la priscienca studo pri la fundamentoj de la fiziko. Kutime iuj de tiuj kunlimaĵoj estas esplorataj ankaŭ kiel partoj de la metafiziko kaj de la ontologio.

Sume, la filozofio de fiziko povas esti konsiderita sub-branĉo de la pli ĝenerala filozofio de scienco.

Filozofio de tempo[redakti | redakti fonton]

Tempo, en diversaj filozofioj, estas vidita kiel ŝanĝo.

Tempo estas unu el la grandoj de la fiziko. Laŭ filozofio kaj rekta sperto, la tempo estas la dimensio en kiu oni lokigas kaj mezuras la fluon de la eventoj.

  1. Multas la filozofiaj demandoj pri la tempo, al kiu ĝis nun oni sukcesas respondi per aliaj demandoj. Inter kiuj precipas:
  • Ĉu la tempo estas absoluta aŭ pure rilata?
  • Ĉu la tempo senŝanĝa estas koncepte ebla?
  • Ĉu la tempo fluas, aŭ la ideo pri estinteco, estanteco kaj estonteco estas nur subjektiva, priskriba?
  • Ĉu la tempo estas unudirekta aŭ ĉu ĝi tia estas nur en la mallonga tempo kiun la homo spertis kaj spertas?[1]

Filozofio de spaco[redakti | redakti fonton]

Ĉu la spaco fizika en kiu oni sin movas, kaj en kiu oni interaktivas kun la objektiva mondo, estas koncepto origina aŭ koncepto derivita de alia? La nocio pri spaco en fiziko ŝanceliĝas pro tio ke antaŭe necesus respondi al jenaj demandoj:

  • Ĉu spaco estas absoluta aŭ io pure rilata?
  • Ĉu la spaco posedas intrinsekan geometrion, aŭ la geometrio de la spaco estas pura konvencio?
  • Ĉu eblas spaco tute malplena?

Diversaj scienculoj partoprenis en tiu debato, inter kiuj Isaac Newton (la spaco estas io absoluta), Gottfried Wilhelm Leibniz (la spaco estas rilata) kaj Henri Poincaré (la spaca geometrio estas konvencio). Ĵuse krome elmerĝis ankaŭ la problemo starigita de la kvantuma gravito: ĉu la spaco-tempo estas "kontinua" (ĝenerala relativeco) aŭ "kvantumigita" (kvantuma gravoro je loop)? [2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la filozofioj influataj de la Biblio, malsame ol naturaj religioj, la tempo estas kreitaĵo same kiel la tuta materio. Laŭ Aŭgusteno (la tempo estis kreita de Dio kune kun la universo, sed ĝia naturo restas profunde mistera, tiel ke la filozofo, vivinta ĉevale de la 4-a kaj 5-a jarcentoj, asertas ion ironie: «Se oni min ne demandas kio estas la tempo, mi tion scias, sed se oni min tion demandas mi ne scias». Tamen Aŭgusteno kritikas la aristotelan koncepton pri la tempo intencitan kiel mezuron de la movo (de la astroj): en la Konfesoj li asertas ke la tempo estas «kuŝejo de la animo» kaj referencas al percepto propra de la subjekto kiu, malgraŭ ke mem vivas en la esteco (per la atentopovo), konscias pri la estinteco danke al la memoro kaj pri estonteco danke al al atendo. Ekde Aŭgusteno en la kristana pensado la tempo estas, en filozofio kiel jam en teologio, konceptata unudirekta-progresiva kaj ne plu cirkla-cirkula kiel en la helenisma mondo.
  2. Ankaŭ rilate la spacon, la filozofioj kaj teologioj inspirigantaj al la Biblio juĝas la spacon ion kreitan samtempe kun la aliaj kreitaĵoj. Kaj, laŭ ili, ne influas sur ĝi la problemo ĉu la spaco estas senlima aŭ ne, ĉar temus nur pri «senlimeco», ne pri «senfineco». [1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • J. Earman and J.N.Butterfield, The Handbook of Philosophy of Physics, North Holland 2006
  • G. Boniolo, Filosofia della fisica, Mondadori, 1997. ISBN 9788842494003
  • V. Allori, M. Dorato, F. Laudisa, N. Zanghì, La natura delle cose. Introduzione ai fondamenti e alla filosofia della fisica, Carocci 2005 ISBN 9788843035472
  • R. Oliveri, Interpretazioni filosofiche della teoria della relatività di Einstein, Ennepilibri
  • Agazzi Evandro (1978). Temas y problemas de filosofía de la física. Editorial Herder. ISBN 978-84-254-0749-9

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]