Filozofio de matematiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Filozofio de matematiko estas branĉo de filozofio, kiu provas respondi al demandoj kiel "Kial matematiko taŭgas por priskribi la naturon?", "En kiu senco matematikaj entoj ekzistas?" kaj "Kial kaj kiel veras matematikaj propozicioj?".

Matematika realismo aŭ platonismo[redakti | redakti fonton]

Matematika realismo asertas, ke matematikaj entoj ekzistas memstare, sendepende de homa menso. Do tio iel similas al la platona teorio pri ideoj, aŭ al la metafizika graveco kiun matematiko ĝuas en pitagora penso.

Famaj adeptoj de realismo: Paŭlo Erdős kaj Kurt Gödel

Formalismo[redakti | redakti fonton]

David HILBERT - Rudolf Carnap

Logikismo[redakti | redakti fonton]

Logikismo asertas, ke logiko estas la fundamento de matematiko, kaj ke la tuto de matematiko estas necesaj logikaj veroj.

Gottlob Frege fondis la logikismon per sia libro Die Grundlagen der Arithmetik (La fundamento de aritmetiko).

Konstruismo kaj intuiciismo[redakti | redakti fonton]

Teorioj pri enkorpigita menso[redakti | redakti fonton]

Tiuj teorioj asertas, ke matematika penso estas natura disvolviĝo de la homaj konaj kapabloj kaj praktikoj. Ekzemple la koncepto pri nombro venas de la spertoj pri nombrado de distingeblaj aĵoj. Konsekvenco de tio estas, ke matematiko ne estas universala, kaj ne havas veran ekziston krom ties ĉeesto en la homaj cerboj. Ĝi estas konstruaĵo de homoj, ne malkovro.

Socia konstruismo[redakti | redakti fonton]

Tiu teorio rigardas matematikon kiel socia elfaraĵo, produktita de kulturo en certa historia kaj socia kuteksto, kaj tiel determinita de la socio, en kiuj ĝi aperas kaj disvolviĝas. Ĝi do grandparte entenas arbitrecon kaŭzitan de ĝiaj homaj kaj hazardaj kondiĉoj.

La ĉefa apoganto de tiu ĉi vidpunkto estis Imre Lakatos. Proksima al li en la filozofio de scienco estis Thomas Kuhn).

Strukturismo[redakti | redakti fonton]

Strukturismo estas la teorio, ke matematiko esence estas la studo de strukturoj kaj la pozicioj en strukturoj. Ekzemple, laŭ strukturismo, nombroj ne ekzistas aparte unu de la aliaj, sed estas nur la pozicioj en certaj strukturoj: ekzemple, en la strukturo de naturaj nombroj. Strukturoj estas ecoj de sistemoj, kiuj precizigas la rilaton inter la diversaj objektoj en la sistemo.

Ekzistas diversaj versioj de strukturismo, kiuj dependas de tio, kiel oni komprenas la terminon strukturo. Oni povas precipe distingi inter antaŭ-objekta kaj en-objekta strukturismo: Laŭ la antaŭ-objekta strukturismo, strukturoj ekzistas sendepende de tio, ĉu iu sistemo havas la koncernan strukturon, dum laŭ la en-objekta strukturismo, strukturo povas ekzisti nur se ekzistas iu sistemo, kiu havas tian strukturon. En-objekta strukturisto do devas havi iun teorion pri apartaj sistemoj, kiuj povas esti la bazoj por la matematikaj strukturoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]