Ĝermolisto de hidraŭliko
En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri Hidraŭliko. Movu unufrazajn artikolojn pri Hidraŭliko en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.
[redakti] A
[redakti] Akceleblo
Akceleblo estas inversa valoro de kontraŭakcela rezisto.
[redakti] Aksa piŝta hidraŭmotoro
Aksa piŝta hidraŭmotoro - Rotacia hidraŭmotoro, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.
[redakti] Aksa piŝta hidraŭmotoro kun klinita bloko
Aksa piŝta hidraŭmotoro kun klinita bloko - Rotacia hidraŭmotoro, ĉe kiu la piŝto-paŝoj estas determinitaj per kliniĝo de akso de cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.
[redakti] Aksa piŝta hidraŭmotoro kun oblikva disko
Aksa piŝta hidraŭmotoro kun oblikva disko estas hidraŭmotoro, ĉe kiu estas la piŝto-aŝoj determinitaj per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.
[redakti] Akumulilo de likvo
Akumulilo de likvo - Hidraŭla elemento, destinita por akumulado de likvo.
[redakti] Alterna fluo
Alterna fluo estas fluo, kies direkto cikle ŝanĝiĝas.
[redakti] Ambaŭflanka hidraŭlocilindro
Ambaŭflanka hidraŭlocilindro - Hidraŭlomotoro, kies elira membro trairas ambaŭ cilindro-kovrilojn.
[redakti] Apartigilo
Apartigilo - Purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.
[redakti] Aŭtomata likvo-distribuo
Aŭtomata likvo-distribuo - Distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.
[redakti] B
[redakti] Brems-valvo
Brems-valvo estas regata stringvalvo destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la hidraŭlocilindro por bremsi la movon de ties piŝto.
[redakti] C
[redakti] Ĉ
[redakti] Ĉefa kondukilo
Ĉefa kondukilo estas kondukilo, tra kiu likvo fluas el pumpilo aŭ akumulilo al hidraŭmotoro.
[redakti] D
[redakti] Dentrada hidraŭmotoro
Dentrada hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.
[redakti] Dinamika rezisto
Dinamika rezisto - Rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.
[redakti] Duaga hidraŭcilindro
Duaga hidraŭcilindro - Hidraŭmotoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo ambaŭdirekte.
[redakti] E
[redakti] Elira kondukilo
Elira kondukilo aŭ elflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo el cirkvitero.
[redakti] Enira kondukilo
Enira kondukilo, Alflua kondukilo - Kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.
[redakti] Enmeta hidraŭla regelemento
Enmeta hidraŭla regelemento - Hidraŭla regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭelemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.
[redakti] F
[redakti] Fermita hidraŭcirkvito
Fermita hidraŭcirkvito estas hidraŭcirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en eniran kanalon de pumpilo.
[redakti] Filtrilo
Filtrilo - Cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.
[redakti] Flu-dividilo
Flu-dividilo - Regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.
[redakti] Flu-karakterizaĵo
Flu-karakterizaĵo - Evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.
[redakti] Flu-kvanto
Flu-kvanto - Kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.
[redakti] Flu-rendimento
Flu-rendimento - Transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.
[redakti] G
[redakti] Gasa hidraŭakumulilo
Gasa hidraŭakumulilo estas hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.
[redakti] Geometria volumeno
Geometria volumeno - Volumeno de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.
[redakti] Gravita apartigilo
Gravita apartigilo - Apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.
[redakti] Ĝ
[redakti] Ĝenerala rendimento
Ĝenerala rendimento - Entuta transigo de povumo en konstantigita stato.
[redakti] H
[redakti] Helpa hidraŭcirkvito
Helpa hidraŭcirkvito - Cirkvito destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.)
[redakti] Helpa kondukilo
Helpa kondukilo - Kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.
[redakti] Hidraŭakumulilo
Hidraŭakumulilo - Akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio.
[redakti] Hidraŭekipaĵo
Hidraŭekipaĵo - Kelkaj hidraŭelementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.
[redakti] Hidraŭla logika elemento fluida
Hidraŭla logika elemento fluida - Hidraŭelemento, en kiu estas neniaj moveblaj solidaj konsistaĵoj kaj en kiu estas por realigo de logika funkcio uzata deklinado de la ĉefa likvo-fluo pere de laŭbezone konektataj regantaj flu-radioj en konvene aranĝita kanal-sistemo.
[redakti] Hidraŭla movilo
Hidraŭla movilo - Parto de hidraŭla meĥanismo destinita por movdonado al meĥanismoj kaj maŝinoj.
[redakti] Hidraŭla regelemento kun subplato
Hidraŭla regelemento kun subplato - Hidraŭla regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.
[redakti] Hidraŭla regelemento por bateria muntado
Hidraŭla regelemento por bateria muntado estas hidraŭla regelemento por bateria muntado.
[redakti] Hidraŭla servovalvo
Hidraŭla servovalvo estas plurŝtupa hidraŭla amplifilo.
[redakti] Hidraŭla sistemo
Hidraŭla sistemo estas grupigo de hidraŭlaj cirkvitoj.
[redakti] Hidraŭle regata hidraŭstatika konvertilo
Hidraŭle regata hidraŭstatika konvertilo - Regebla hidraŭstatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.
[redakti] Hidraŭlostatika movilo
Hidraŭlostatika movilo - Hidraŭla movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.
[redakti] Hidraŭstatika transmisiilo
Hidraŭstatika transmisiilo - Hidraŭmeĥanismo servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.
[redakti] Hidraŭstatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo
Hidraŭstatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo - Transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭstatikaj konvertiloj.
[redakti] Hidro-
Hidro- - Scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo"
[redakti] Ĥ
[redakti] I
[redakti] Interna permeablo
Interna permeablo - Inversa valoro de interna rezisto.
[redakti] J
[redakti] Juntado
Juntado - Kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.
[redakti] Juntenzo
Juntenzo - Hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)
[redakti] Ĵ
[redakti] K
[redakti] Kombine regata hidraŭstatika konvertilo
Kombine regata hidraŭstatika konvertilo - Regebla hidraŭstatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.
[redakti] Kondukilo
Kondukilo estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.
[redakti] Konstanta hidraŭstatika transmisio
Konstanta hidraŭstatika transmisio estas transmisio kun konstanta transmisia rilatumo.
[redakti] Konstantigita fluo
Konstantigita fluo estas fluo en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en nekonstantigita fluo.)
[redakti] Kontinue regata hidraŭlocirkvito
Kontinue regata hidraŭlocirkvito - Cirkvito regata per kontinua signalo.
[redakti] Kontraŭakcela rezisto
Kontraŭakcela rezisto - Propreco de hidraŭloelemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.
[redakti] Kontraŭdeforma rezisto
Kontraŭdeforma rezisto estas propreco de hidraŭloelemento ŝanĝi premenergion je deforma energio.
[redakti] Kontraŭmova rezisto
Kontraŭmova rezisto estas propreco de hidraŭelemento ŝanĝi premenergion je varmenergio.
[redakti] Kranvalvo
Kranvalvo (krano) - Valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.
[redakti] Kresta valoro
Kresta valoro - La plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.
[redakti] L
[redakti] Laborspaco
Laborspaco - Limigita spaco en hidraŭelemento, en kiu okazas la transformado de energio.
[redakti] Laborŝovo
Laborŝovo - Ŝovo realiganta teknologian operacion.
[redakti] Lamenara filtrilo
Lamenara filtrilo - Traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.
[redakti] Likpermeablo
Likpermeablo - Inversa valoro de kontraŭlika rezisto.
[redakti] Likimuna elemento
Likimuna elemento - Elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).
[redakti] Linearigita permeablo
Linearigita permeablo - Inversa valoro de linearigita rezisto.
[redakti] Linearigita rezisto
Linearigita rezisto - Rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.
[redakti] M
[redakti] Maksimuma valoro
Maksimuma valoro - La plej granda permesita valoro de la grando.
[redakti] Mekana-hidraŭla servovalvo
Mekana-hidraŭla[Lingvaĵo] servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas mekanika devio.
[redakti] N
[redakti] Nekonstantigita fluo
Nekonstantigita fluo estas fluo en transira stato. (Vidu ankaŭ en konstantigita fluo.)
[redakti] Neregata hidraŭcirkvito
Neregata hidraŭcirkvito - Cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.
[redakti] Nombro de ŝovrapidumoj
Nombro de ŝovrapidumoj estas nombro de elekteblaj ŝovrapidoj.
[redakti] O
[redakti] P
[redakti] Padela duonturna hidraŭmotoro
Padela duonturna hidraŭmotoro estas hidraŭmotoro, kies elira membro povas rotacie moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.
[redakti] Paŝmova hidraŭmotoro
Paŝmova hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.
[redakti] Pezaĵa hidraŭakumulilo
Pezaĵa hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.
[redakti] Pilotata direkta valvo
Pilotata direkta valvo estas direkta valvo hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata pilotvalvo.
[redakti] Piŝta hidraŭakumulilo
Piŝta hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.
[redakti] Piŝta hidraŭmotoro
Piŝta hidraŭmotoro estas rotacia hidraŭmotoro, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝtoj en cilindroj.
[redakti] Pneŭmata-hidraŭla servovalvo
Pneŭmata-hidraŭla servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.
[redakti] Pora filtrilo
Pora filtrilo - Traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.
[redakti] Premdiferenco
Premdiferenco - Diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭelemento.
[redakti] Premenergio de likvo
Premenergio de likvo - Ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.
[redakti] Prem-karakterizaĵo
Prem-karakterizaĵo - Evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.
[redakti] Prem-rendimento
Prem-rendimento - Transigo de premo en konstantigita stato.
[redakti] Pulsanta fluo
Pulsanta fluo - Fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.
[redakti] Q
[redakti] R
[redakti] Radiala piŝta hidraŭmotoro
Radiala piŝta hidraŭmotoro estas hidraŭmotoro, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.
[redakti] Rapidkupla fitingo
Rapidkupla fitingo - Elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.
[redakti] Rega hidraŭcirkvito
Rega hidraŭcirkvito - Cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.
[redakti] Rega kondukilo
Rega kondukilo - Kondukilo servanta por transigi informojn.
[redakti] Reta filtrilo
Reta filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur reta (teksaĵa) vando.
[redakti] Regata likvo-distribuo
Regata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭstatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.
[redakti] Rezervujo
Rezervujo - Akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.
[redakti] Risorta hidraŭakumulilo
Risorta hidraŭakumulilo - Hidraŭakumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.
[redakti] Rotacia hidraŭlomotoro
Rotacia hidraŭlomotoro - Hidraŭlomotoro kun rotacie movata elira membro.
[redakti] Rotacia prem-multiplikilo
Rotacia prem-multiplikilo - Prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭmotoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.
[redakti] S
[redakti] Saka hidraŭakumulilo
Saka hidraŭakumulilo estas hidraŭakumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.
[redakti] Senaga ŝovo
Senaga ŝovo - Ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.
[redakti] Servomeĥanismo regata per variigo de geometria volumeno
Servomeĥanismo regata per variigo de geometria volumeno estas hidraŭla servomeĥanismo, kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria volumeno de pumpilo aŭ de hidraŭmotoro, eventuale de ambaŭ konvertiloj.
[redakti] Subplato
Subplato - Apartenaĵo de hidraŭla regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.
[redakti] Ŝ
[redakti] Ŝovo
Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.
[redakti] Ŝovofrekvenco
Ŝovofrekvenco - Nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.
[redakti] Ŝovrapido
Ŝovrapido - Distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.
[redakti] Ŝraŭba hidraŭmotoro
Ŝraŭba hidraŭmotoro - Hidraŭmotoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.
[redakti] Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo
Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo estas tubjuntilo, kiu por alfikso de tubo uzas juntilan ŝraŭbingon.
[redakti] Ŝraŭbumo
Ŝraŭbumo - Ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.
Vidu ankaŭ jenon: ŝraŭbaĵo
[redakti] T
[redakti] Teleregata valvo
Teleregata valvo estas pilotata premvalvo, kies unua ŝtupo estas teleregata.
[redakti] Traflua filtrilo
Traflua filtrilo - Purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.
[redakti] Transigo de movo-frekvenco
Transigo de movo-frekvenco - Rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.
[redakti] Transigo de povumo
Transigo de povumo - Rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.
[redakti] Transigo de premo
Transigo de premo - Rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭelemento, ekipaĵo aŭ sistemo.
[redakti] U
[redakti] Unuaga hidraŭcilindro
Unuaga hidraŭcilindro - Hidraŭmotoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo nur en unu direkto.
[redakti] Unudirekta fluo
Unudirekta fluo estas fluo, kies direkto en ŝanĝiĝas.
[redakti] Unuflanka hidraŭcilindro
Unuflanka hidraŭcilindro - Hidraŭcilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.
[redakti] Ŭ
[redakti] V
[redakti] Variigebla hidraŭstatika transmisio
Variigebla hidraŭstatika transmisio - Transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.
[redakti] Varmigilo
Varmigilo estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.
[redakti] Volumena akcelo
Volumena akcelo estas ŝanĝo de flu-kvanto dum tempunuo.
