Financa kompensado (Svislando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La financa kompensado en Svislando estas financa ekvilibrigo inter la unuopaj kantonoj kaj la federacio por subteni la kantonojn, kiuj estas en malpli favoraj situacioj kaŭze de resursoj, de geografiaj, topografiaj kaj sociodemografiaj diferencoj. Ĉi tiu ekvilibrigo servu por fortigi la kantonan financan aŭtonomion, por malpliigi la fiskajn ŝarĝojn de la koncernataj kantonoj kaj por garantii la kompensadon de la ŝarĝoj inter la kantonoj.

La bazoj estas fiksitaj en la Federacia leĝo pri la egaligo inter la financoj kaj la ŝarĝoj kaj la instrukcioj pri la aplikado en la Dekreto pri la egaligo de la financoj kaj la ŝarĝoj, kiuj ambaŭ estas partoj de la Sistema Jura Kolekto de Svislando.

La financa kompensado ekzistas ankaŭ interne de la kantonoj, tio estas inter la unuopaj komunumoj, kiuj tiel iĝas donacantaj aŭ ricevantaj komunumoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Sistema Jura Kolekto de Svislando (germane, france, itale) [1]