Financa krizo de 2008

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Financa krizo de 2008 (aŭ Usona hipoteka krizoSubprime-krizo) estas banka kaj financa krizo, kiu komenciĝis en la frua printempo de 2007 en Usono. Ĝin kaŭzis la stagnado aŭ falo de prezoj kaj valoroj de la usonaj nemoveblaĵoj, kiuj estis la garantiaĵoj por repago de kredito (hipoteko).

Multaj usonanoj estis trafitaj de ŝuldiĝo, kredante ke la valoro de la nemoveblaĵoj daŭre kreskas, tiel ke oni povas aĉeti unu eĉ se oni ne havas bonajn kreditkapablecojn. Tiuj homoj ne povis repagi la ŝuldojn, interalie pro la kreskantaj interezoj kaj falantaj nemoveblaĵaj valoroj.

Tiuj malfortaj hipotekoj estis refinancitaj en la kapitala merkato kaj la repago-postuloj estis venditaj ne nur al riskopretaj Hedgefonds, sed al konservativaj investaj fondusoj. La riskaj repago-postuloj ofte estis false kvalifikitaj kiel neriskaj. La kolapso de la nemoveblaĵa merkato kondukis al bankroto de Hedgefonds kaj al financaj malfacilaĵoj ĉe multaj monfondusoj.

Pro la financaj problemoj, la investaj bankoj ne plu volis doni monon al hipotekoj kaj oni kvalifikis pli strikte la riskofaktorojn, la monprocento altiĝis, la bankoj ne volis oferti monon.

Por solvi la problemon, la Eŭropa Centra Banko en kelkaj tagoj pumpis pli ol 200 miliardojn da eŭro en la merkaton. La usona Federal Reserve ofertis en novembro 2007 ĉ. 40 miliardojn da USD.

La bankoj kaj fondusoj perdis miliardojn, ekz. la investa banko Merrill Lynch devis amortizi 8,4 miliardojn da USD per novvalorigo de la investaj produktoj.

La Fed dum du monatoj (januaro-marto 2008) malaltigis la centran procenton de 4,25% al 2,25%.

En marto de 2008, JPMorgan Chase & Co. — per apogo de usona devisa banko — apogis la savon de la kvina plej granda investa banko de Usono, Bear Stearns.

En julio de 2008, la Usona Senato kaj Domo de la Reprezentantoj apogis la t.n. Housing Bill, en kiu ĝi donas rajton al Usona Departmento de la Trezorejo, helpi la hipotekajn bankojn Fannie Mae kaj Freddie Mac per kreditoj aŭ propra kapitalo — okaze de krizo. Por kovri ankaŭ tion, oni altigis la ŝtatŝuldon per 800 miliardoj da USD al 10.600 miliardoj.

Kronologio de la financa krizo[redakti | redakti fonton]

  • Junio 2007: Du Hedgefonds de la Novjorka Investa Banko Bear Stearns faletas pro misaj spekuladoj en la usona nemoveblaĵa merkato.
  • Julio/aŭgusto 2007: La krizosignoj atingas Eŭropon: En Germanio krizo trafas la bankojn IKB, Sachsen LB, WestLB kaj BayernLB.
  • Septembro 2007: Zorgemaj klientoj ŝturmas ejojn de la brita banko Northern Rock.
  • Oktobro 2007: La profito falegas ĉe la usona financa konzerno Citigroup. Post tio la grandaj financaj institutoj sciigas pri miliardaj amortizoj kaj grandaj malprofitoj.
  • Januaro 2008: La svisa grandbanko UBS anoncas por 2007 amortizon de pli ol 18 miliardoj da USD, pro la problemoj en la usona nemoveblaĵa sektoro. En aprilo aldoniĝas plusa sumo de 19 miliardoj.
  • Februaro 2008: La usona kongreso aprobas konjunkturan programon kun la sumo de 150 miliardoj da USD.
  • Marto 2008: Bear Stearns staras antaŭ kolapso kaj devas akcepti je premo de la usona deviza banko mizervendon al la grandbanko J.P. Morgan Chase. La usona registaro donas garantiojn.
  • Julio 2008: La kalifornia hipoteka banko IndyMac kolapsas. La usonaj hipotekaj gigantoj Fannie Mae kaj Freddie Mac venas sub premo.
  • Septembro 2008: La usona registaro transprenas kontrolon ĉe Fannie Mae kaj Freddie Mac. La krizo de la investa banko Lehman Brothers iĝas akra. Ankaŭ aliaj financaj konzernoj kiel la investa banko Merrill Lynch, la asekura giganto AIG aŭ la plej granda usona ŝparkaso Washington Mutual.
  • 15-an de septembro 2008: La "nigra lundo". Lehman Brothers devas anonci nesolventecon, Merrill Lynch estis mizeraĉetita kaj AIG bezonas transiran krediton kun sumo de miliardoj.
  • 16-an de septembro: La FED helpas per 85 miliardoj da USD al la giganta asekura kompanio American International Group, en kiu la usona ŝtato iĝas posedanto je 80 %.
  • 26-an de septembro: La krizo atingas Eŭropon, la belga, nederlanda, luksemburga ŝtatoj parte ŝtatproprigas la financan grupon Fortis.
  • 29-a de septembro: La Usona Domo de Reprezantantoj rifuzas akcepton de financa savpakaĵo en valoro de 700 miliardoj da USD. Samtage en Eŭropo tri ŝtatoj aĉetas duonon (49 %) de la banko Fortis, la brita ŝtato helpas al Bradford & Bingley, germana ŝtato al Hypo Real Estate. La borsa indekso Dow Jones (DJIA) falas 770 punktojn, rekordo en absoluta valoro. La vaŝingtona kongreso akceptas la leĝproponon ene de tagoj, rigardante la merkatan reagon.
  • 6-a de oktobro: La germana ŝtato helpas la hipotekan bankon Hypo Real Estate per 50 miliardoj da eŭro.
  • 9-a de oktobro: Kolapsas la kurso de la islanda krono, post kiam la islanda ŝtato ŝtatproprigas ĉiun tri islandajn bankojn. La ŝtatŝuldo iĝas 6-obla de la GDP.
  • 11-a de oktobro: Dum la semajno, DJIA perdas 22 % dum 8 tagoj.
  • 9-a de novembro: Ĉinio anoncas stimulan programon en valoro de 586 miliardoj da USD. Baldaŭ Usono (787 md USD), Germanio (86 md eŭroj), Francio (26 md eŭroj) kaj Japanio (15.400 md jenoj) anoncas siajn programojn.
  • 1-a de majo 2009: Chrysler fuĝas en bankroto-protekto — en interkonsento kun la usona ŝtato —, unu monaton poste same okazas ĉe General Motors

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]