Fine! Nun mi komprenas la radion!

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Fine! Nun mi komprenas la radion!
Fine! Nun mi komprenas la radion!
Fine! Nun mi komprenas la radion!
Aŭtoro Eŭgeno Aisberg
Eldonjaro 1934
Urbo Budapeŝto
Eldoninto Literatura Mondo
Paĝoj 140
vdr

Fine! Nun mi komprenas la radion! estas amuza kaj populara enkonduko en la radioteknikon. La libron verkis originale en Esperanto Eŭgeno Aisberg. Ĝi ampleksas 140 paĝojn, enhavas 245 bildojn kaj desegnojn de H. Guilhac kaj aperis en 1934.

La libro konsistas el 16 "babiladoj", el kiuj 8 aperis jam en Internacia Radio-Revuo. La verko estis eldonita en lingvoj bulgara, ĉeĥa, estona, franca (11 eldonoj), germana (11 eldonoj), greka, hungara, itala, latva, nederlanda, rumana, rusa kaj slovena, entute 13 lingvoj. El la Esperanta eldono oni tradukas ĝin ankaŭ en polan, anglan kaj svedan lingvojn.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj