Fineo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Perseo ŝtonigante Fineon kaj lian akompanantaron, laŭ Luca Giordano (ĉ. 1680).

Fineo (el la greka Φινεύς, «mara aglo») estas la nomo de diversaj roluloj de la helena mitologio, kies nomo verŝajne rilatas al la antikva urbo Finea (aŭ Finepolis), en la Trakia Bosporo.


Fineo, reĝo de Trakio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj antikvaj verkistoj mencias du malsamajn reĝojn de Trakio kun la nomo FineoFinehaso. La unua estis filo de Agenoro kaj Telefaso[1], gereĝoj de Tiro (Fenicio). La filoj de Agenoro, Fenikso, Kadmo, Taso kaj Kilikso, foriris lian fenican patrujon en priserĉado de lia fratino Eŭropo, kiu estis kidnapita fare de la dio Zeŭso. Telefaso akompanis Kadmon ĝis Trakio, kie ŝi naskis Fineon kaj mortis tuj poste. Plenkreskite, Fineo instaliĝis en la okcidentaj marbordoj de la Nigra Maro, en orienta Trakio, kaj regis la urbon Salmideso[2].

Diversaj tradicioj asertas ke li ne estis filo, sed nepo de Agenoro, pro tio ke li estis filo de Fenikso kaj Kasiopeo[3], dum Apolodoro kalkulis lin inter la filoj de la mara dio Pozidono[4].

Li estis la patro de Tino, Bitino, Marjandino kaj Paflagono, kvankam la du unuaj verŝajne estis adoptitaj, ĉar oni diris ke ilia vera patro estis Odriso. Tiuj fratoj fondis kvar regnojn ĉe la marbordo de la Nigra Maro, de kiuj ili respektive estas eponimoj: Tinio, Bitinio, Marjandinio kaj Paflagonio. Krom tio, nenion pli oni scias pri ili. Fineo estis la onklo de la fama princino Andromedo, kiu komence estis fianciniĝinta al li. Tamen, kiam Perseo savis ŝin de ofero al mara monstro, la gepatroj de Andromedo promesis edziniĝi ŝin al li. Tio elkore indignis Fineon, kiu abrupte eniris la nupto-salonon kun lia armeo kaj postulis eĉ perforte edziĝi al la princino. Post komenca batalado, Perseo fine decidis montri la kapon de Meduzo al Fineo kaj lia sekvantaro, ŝtonigante ilin. Tamen, kelkaj verkistoj identigas tiun Fineon al sia patro, do atribuas la okazintaĵojn pri la nuptofesto de Perseo al Agenoro.


Antaŭe: Mitaj reĝoj de Salmideso Poste:
- Fineo -

Fineo, filo de Belo[redakti | redakti fonton]

Laŭ Apolodoro[5], la svatiganto de Andromedo mortigita de Perseo estis alia rolulo, ankaŭ nomata Fineo. Li estis filo de Belo kaj Ankinoo, gereĝoj de Egiptio, do frato de Egipto, Danao kaj Cefeo. Krom lia genealogio kaj translokiĝo al Trakio, la rakontaro ĉefrolita de la trakia Fineo estas la sama ol tiu, de la filo de Belo.

Fineo, la divenisto[redakti | redakti fonton]

Zeto kaj Kalajso liberigas Fineon de la harpioj. Ilustraĵo por la Metamorfozoj de Ovidio.

Ĉi tiu Fineo, fama pro sia apero en la rakontoj pri Jasono kaj la argonaŭtoj, vivis plurajn generaciojn poste, kvankam sia genealogia rilato al la unua ne estas tre klara. Fakte, multaj verkistoj konfuzis lin kun la unua Fineo, pro tio ke li ankaŭ loĝis en la granda urbo Salmideso, do laŭ ili Fineo estis filo de Pozidono, Agenoro aŭ Fenikso. Tamen, alternativaj versioj igas lin reĝo en Paflagonio aŭ Arkadio[3]. Tiuj, kiuj identigas ambaŭ rolulojn, solvas la datigan problemon (la argonaŭtoj vivis kelkaj generaciojn post la ekzilo de la filoj de Agenoro) atribuante al li longdaŭra vivo. Oni diras ke Fineo preferis longvivecon anstataŭ vidkapablon, kaj pro tio li vivis dum tri-kvar generacioj.

Fineo edziĝis al Kleopatro, filino de la vento Boreo kaj Oritio, kaj havis kun ŝi du filojn: Pleksipo kaj Pandiono[6]. Alternativaj nomoj de ĉi tiuj fratoj estis ankaŭ Orito (aŭ Oarto) kaj Krambiso, Partenio kaj Krambiso[7] Gerimbaso kaj Aspondo[8]Polidekto kaj Polidoro[9]. Post la morto de Kleopatro, li edziĝis denove al Ideo (ankaŭ nomata Dio, Eŭritio kaj Ejdoteo[10]), skita princino kiu donis al li du filojn pli: Tino kaj Marjandino[7].


Partneroj kaj idaro
Kleopatro Ideo, Dio, EŭritioEjdoteo Nekonatulino

Ideo sentis ĵaluzon de la filoj de sia antaŭlino, do perfide akusis ilin klopodi seksperforti ŝin, krom aliaj mensogoj[11]. Fineo kredis ŝin, kaj malliberigis siajn filojn en ĉelo, kie ili estis bildigitaj kaj suferis torturojn fare de la skitaj servistoj de Ideo. Sciante tion, la Boreidoj liberigis iliajn nepojn kaj rakontis al Fineo la veron. Li bonvenigis liajn filojn denove kaj sendis Ideon reen al Skitio, kie oni mortopunos ŝin.

Apolono donis al Fineo efikan profetkapablon[12], sed tiu povo iĝis ege malfavora al li, ĉar Zeŭso koleriĝis pro tio ke Fineo tro rivelis la planojn de la gedioj[4]. Do, li pune blindigis Fineon kaj translokigis lin al insulon, kie manĝado abundis. Tamen, laŭ ordono de Zeŭso, ĉiam kiam Fineo klopodis manĝi ion, la harpioj (monstraj birdoj kun virina kapo) eniris lian palacon kaj forprenis la manĝadon el liaj manoj, malpurigante la ceteron kaj malebligante Fineon satiĝi[13]. Kroma versio rakontas ke Fineo iĝis blinda pro malbeno de Pozidono aŭ de Eeto, reĝo de Kolĉido kaj pova filo de Helioso, kiu koleriĝis pro tio ke Fineo savis la gefilojn de Frikso[14] kaj helpis ilin furĝi el Kolĉido. Tria versio asertas ke la argonaŭtoj kaj Boreo blindigis lin pro la maniero kiel li mistraktis siajn filojn[15].

La Boreidoj liberigas Fineon de la harpioj, laŭ atika kratero (ĉ. 460 a.K.).

La torturado de Fineo daŭris ĝis la alveno de la argonaŭtoj al la insulo. Ili trovis preskaŭmortintan homon, ekstreme malpura kaj torturita de sendormo, kaj kies ostoj videblis pro lia maldikeco. Jasono volis scii la manieron trapasi la Simplegadaj rokoj kaj celis demandi al Fineo pri tio, ĉar li akiris bonan famon kiel divenisto. Fineo promesis helpi ilin kondiĉe ke la argonaŭtoj unue liberigu lin de la harpioj, do la Boreidoj, kasiĝis en la palaco kaj atendis la monstrajn birdojn. Kiam ili eniris por ŝteli la manĝadon de Fineo, ambaŭ flugilhavaj argonaŭtoj komencis ilian persekutadon, tiel obstine, ke post longdaŭra flugado la harpioj laciĝis kaj frakasis kontraŭ rokoj. La Boreidoj pretiĝis mortigi ilin, sed la interveno de Iriso savis la harpiojn. Kompense ili promesis resti en tiuj rokoj (la Strofadoj) aŭ en Kreto kaj ne plu ĉagreni Fineon. Tiu lasta plenumis sian promeson, kaj konsilis al Jasono kaj lia ekspedicio pri la plej taŭga maniero atingi Kolĉidon: oni atendu antaŭ la Simplegadoj kaj liberigu kolumbo, kiam ĝi sukcesu preterpasi la rokojn estas la ĝusta momento por tion fari per la ŝipoj. Li detale priskribis ĉion kion la argonaŭtoj trafos sur ilia vojo, ekzemple kiel forpeli la Stimfaliajn birdojn, kaj konsilis lin fidi je Afrodito por atingi ilian celon[16].

Transformiĝo de Likaono, ilustraĵo de Hendrik Goltzius por Metamorfozoj de Ovidio. Fineo estis unu el la multnombraj gefiloj de ĉi tiu reĝo, kiuj forfuĝis el Arkadio por eviti ke la dio punu ankaŭ ilin.

Nur unu versio rakontas la morton de Fineo. Laŭ ĝi, kiam la argonaŭtoj intencis liberigi la filojn de Fineo, li akre konstraŭstaris ilin, ĉar Fineo obsede amis kaj kredis sian duan edzinon, Ideo. Zeto kaj Kalajso (fratoj de lia unua edzino) sukcesis eniri la ĉelon kie troviĝis iliajn nepojn (kaj ankaŭ ilia fratino laŭ alternativa versio) kaj eltiris la ĉenojn kiuj ĉirkaŭis ilin. Malkovrante tion, Fineo ordonis sian trakian armeon ataki la argonaŭtojn, kaj estis malvenkita fare de Heraklo, kiu mortigis lin. Kroma versio asertas ke post la lukto Fineo ne mortis, sed estis blindigita fare de la Boreidoj, pro tio ke li siavice blindigis Pleksipon kaj Pandionon. Post tio, la argonaŭtoj iĝis regantoj de Salmideso kaj la filoj de Fineo emis venĝi sian patrinon. Heraklo konvinkis ilin pli kolerigi la gediojn, do la fratoj sendis Ideon al Skitio, kies reĝo ordonis ŝian morton. Tio famigis Pleksipon kaj Pandionon, konsiderataj de tiam justaj princoj.

Perdita teatraĵo de Esĥilo, Fineo, estis la unua el la trilogio kiu inkludis la faman verkon La persoj (472 a.K.)[17]

Laŭ Palaifato[18], Fineo, tiam maljuna reĝo, perdis sian vidpovon kaj siajn filojn. Du el siaj filinoj, nomiĝis Erasia (Ἐράσεια) kaj Arpuria (Ἁρπύρεια), malŝparis siajn riĉaĵojn antaŭ ili estas forpelitaj for la urbo de Zeteso (Ζήτης) kaj Kalaiso (Κάλαϊς). La regado de rixcajoj doniĝis al trakulo.

Fineo Likaonida[redakti | redakti fonton]

Li estis arkadia princo, filo de la fia reĝo Likaono. Kruela kaj malvirta kiel sia patro, li partoprenis la murdon de sia frato Niktimo, pro kio Zeŭso transformis Likaonon en lupo kaj detruis lian palacon. Por eviti la dian punon, ĉiuj la likaonidoj forfuĝis eksterlanden, inter ili, Fineo[19].

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Higeno. Fabloj, 178.
  2. Apolonio el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 2.178 kaj 237.
  3. 3,0 3,1 Skolioj pri Pri la argonaŭtoj de Apolonio, 2.178.
  4. 4,0 4,1 Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.9.21.
  5. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.1.4.
  6. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.15.3.
  7. 7,0 7,1 Skolio pri Pri la argonaŭtoj de Apolonio, 2.140.
  8. Skolio pri Antigono de Sofoklo, 977.
  9. Ovidio. Ibis, 273.
  10. Skolio pri Odiseado de Homero, 12.70.
  11. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 4.44.
  12. Apolonio. Pri la argonaŭtoj, 2.180.
  13. Similan destinon suferadis Tantalo en Tartaro pro tio ke li plenumis similan krimon, laŭ Higeno (Fabloj, 82) [1].
  14. Skolio pri Pri la argonaŭtoj de Apolonio, 2.207.
  15. Servio. Pri la Eneado, 3.209.
  16. Valerio Flako. Pri la argonaŭtoj, 4.22.
  17. George Derwent Thomson. Aeschylus and Athens, paĝ. 279. Eld. Lawrence & Wishart, 1973.
  18. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 22] france
  19. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.8.1.