Fingrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por fingrado en seksumado, vidu: Fingrado (seksumado)

Ekzemplo de fingrado notita per grafikaj simboloj en una tokato de Alessandro Scarlatti, komence de la 18-a jarcento
Fingrado por gitaro: La numeroj 1 ĝis 4 indikas la prenajn fingrojn, 0 senprenan kordon, cirjumataj numeroj kordojn kaj streketonumeroj glitfingradon

La fingrado (ankaŭ aplikaturo) estas nocio el la muziko. En notskribaĵoj, antaŭ ĉio por klavar-, blov-, arĉ- kaj plukinstrumentoj, foje ĝi rekomendas kiel nombro sub aŭ super la noto, per kiu fingro la ludanto premu aŭ frapu la klavon resp. prenu aŭ pluku la kordon.

La fingradoj por klavarinstrumentoj la fingroj estas numerita ekde la dikfingro de 1 ĝis 5. La fingradoj por arĉ- kaj plukinstrumentoj numeras la fingrojn de la prena mano, je dekstromanulo do la fingroj de la maldekstra mano, ekde la montra fingro de 1 ĝis 4 nummeriert. Je blovinstrumentoj kaj basaj arĉinstrumentoj aldone 0 signifas dikfingran prenadon. Je la gitaro krome ekzistas fingradosignoj por la plukaj fingroj de la dekstra mano. En instrulibroj aldone aperas mallongigoj por la fingronomoj:

Kurzzeichen hispane Finger alternativ dt. angle Esperante
p pulgar Daumen D T(humb) di(kfingro)
i índice Zeigfinger Z I(ndex) finger mo(ntrofingro)
m medio Mittelfinger M M(iddle) finger me(zfingro)
a anular Ringfinger R A = ring finger ri(ngofingro)
q meñique kleiner Finger K O = little finger et(fingro)

La fingrado grave influas la sonajn eblecojn de la interpretisto precipe je malfacilaj pasaĝoj.

piedumado

Je la orgenludado oni povas ludi la pedalaron kaj per la piedpinto kaj ankaŭ per la kalkanumo. La piedumadosignojn povas skribi en la notojn, tamen ne ĉiuj orgenistoj uzas la samajn signojn. Jen la plej konata signosistemo por la piedumado:

  • Λ - pinto
  • U - kalkanumo

Se la tonoj estas ludendaj per la dekstra piedo, oni skirbas la signojn super la notojn. La piedumsignojn por la maldekstra piedo oni skribas sub la notojn.