Finn Ronne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finn Ronne
Persona informo
Naskiĝo 20-an de decembro 1899 (1899-12-20)
en Horten
Morto 12-an de januaro 1980 (1980-01-12) (80-jaraĝa)
en Bethesda
Tombo Arlingtona nacia tombejo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Norvegio
Familio
Patro Martin Rønne
Edz(in)o Jackie Ronne
Okupo
Okupo esploristo • oficiro
vdr

Finn Ronne (20-a de decembro 189912-a de januaro 1980) estis norvegi-naskiĝinta usona esploristo al Antarkto. Li estis la filo de Martin Rønne (1861-1932), nome polusa esploristo kiu partoprenis en la sukcesa ekspedicio de Roald Amundsen al la Suda Poluso.

Li partoprenis en du el la ekspedicioj de Richard E. Byrd al la Suda Poluso en la 1930-aj jaroj. Li revenis en Antarkton en la 1940-aj jaroj por la Antarkta Sciencekspedicio Ronne kiu malkovris kaj mapis la lastan nekonatan marbordon en la mondo kaj estis la unua sudpolusa ekspedicio se temas pri iam inkludi virinojn.[1]

Ĉefa fonto[redakti | redakti fonton]

Tiu teksto estas bazita sur la Biografio: Kapitano Finn Ronne. Naval Historical Center Arkivigite je 2013-10-02 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Finn Ronne, Veteran Polar Explorer, Comes Out Of The Cold (The Milwaukee Sentinel - Nov 30, 1979) [1] Arkivigite je 2016-04-29 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]