Finna liberiga armeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Finna liberiga armeo
terarmeo
Lando(j) Finnlando vd
vdr

Finna liberiga armeo (FLA), respektive Finna popola armeo, prezentis armitajn fortojn formale subigitaj al Finna popola registaro de Kuusinen, subtenanta Ruĝan Armeon dum invado ĝis Finnlando. La armeo estiĝis mallongtempe antaŭ Vintra milito en novembro de 1939, ĝi pereis en la jaro 1940 post tio, kiam Stalin rezignis pri sia plano al armea konkero de la tuta Finnlando.

Teorie ĝi estis prezentonta armeon de finnaj volontuloj, kunmetita el ruĝaj finnoj, kiuj fuĝis en Sovetunion post nesukcesita ribelo el la jaro 1918. Sed fakte tiun ĉi karakterizon plenumis sole nerimarkebla ondo de rekrutigitoj. Plimulto de ties membroj estis perforte rekrutigita el loĝantoj de Karelio kaj neniam havis ion komunan kun Sovetunio. Tiuj ĉi rektutoj plimulte plenkore malamis Sovetunion kaj Ruĝan Armeon. Se ili havis okazon, ili mortigis siajn komisarojn kaj aŭ ili fuĝis aŭ ili volonte amase kapitulacis. Kiel militkaptitoj ili poste tre diligente kunlaboris kun finnoj montrante klopodon akiri en Finnlando politikan rifuĝejon. Sed ricevis ĝin sole malgranda parto de ili.

Sume FLA estis de gvidantaro de Ruĝa Armeo taksita kiel absolute nefidinda kaj absolute neuzebla. Kampaj komandantoj, al kiuj ĝi estis alligita, markis ĝin kiel balasto kaj kiel spiona servo de malamiko.