Finnlando

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Suomen tasavalta
Republiken Finland
Finnlando
Flago de Finnlando Blazono de Finnlando
Nacia himno: Maamme (finne), Vårt land (svede)
Nacia devizo:
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Helsinko (559 330)
Ĉefa(j) lingvo(j) finna, sveda
Plej ofta(j) religio(j) kristanoj: luteranoj 80,6%, ortodoksuloj 1,1%
Areo
 % de akvo
338 145 km²
9,4%
Loĝantaro 5 300 484 (2007, jarfine)
Loĝdenso 16/km²


Horzono UTC+2 (en somero +3)
Interreta domajno .fi
Landokodo FI
Telefona kodo 358
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro prezidanto Tarja Halonen ekde 2000
Ĉefministro Matti Vanhanen ekde 2003
Nacia tago 6-a de decembro
Sendependiĝo deklarita la 6-an de decembro 1917; disde Rusio
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto-Asocio de Finnlando

FinnlandoFinnujo estas lando en Norda Eŭropo, ĉe la Balta maro. Ĝi limas kun Rusio, Svedio, Norvegio kaj, per surmara limo, kun Estonio.

Pri la nomo de la lando: en la finna ĝi nomiĝas Suomi, en la sveda Finland. En Esperanto la plej ofta nomo estas "Finnlando", en kiu "finn" estas la radiko (do anoj de la ĉefa etno nomiĝas "finnoj"); uzante la saman radikon, ankaŭ eblas nomi la landon "Finnujo" aŭ "Finnio" (kvankam tiuj formoj maloftas). Ĉar al kelkaj malplaĉas neprononceblo de la duobla konsonanto en la radiko "finn", iuj uzas la radikon "suom" anstataŭe, do nomas la landon "Suomio" aŭ "Suomujo". Tiu formo plaĉas al iuj esperantistoj, ĉar ĝi devenas de la finnlingva vorto Suomi anstataŭ el nefinna fonto. Aliaj preferas uzi la radikon "finland" por la lando, do diri "Finlando"; la enloĝantoj tiam nomiĝas "finlandanoj" (tio do forigas la eblecon facile distingi inter enloĝantoj de Finnlando kaj la etnaj finnoj).

La lando estas membro de la Eŭropa Unio kaj de la UN (ekde 1955).

Enhavo

[redakti] Ĉefaj urboj

Helsinki: luterana katedralo, urbdomo, venda placo, la Suda haveno, marto 2002
Turku: la rivero Aura dum aŭtuna alta akvonivelo
  • Turku (sveda nomo Åbo; 175 059; 2003-12-31)
  • Oulu (125 960; 2003-12-31).

[redakti] Administra divido

Vidu specialan artikolon Provincoj de Finnlando.

6 gubernioj (lääni), 20 provincoj (maakunta), 444 komunumoj (kunta).

[redakti] Gubernioj

Gubernioj, la Arkta Cirklo ĉe la rompita linio

[redakti] Lingvoj

La oficialaj lingvoj de Finnlando estas la finna kaj la sveda. Specialan statuson havas ankaŭ la samea. Finnlanda konstitucio defendas la rajton de indiĝenaj popoloj (temas pri sameoj, ciganoj kaj svedlingvaj finnoj) por gardi sian kulturon kaj identecon.

En Finnlando estas granda plimulto da personoj, kies unua lingvo estas la finna (proksimume 92% de la loĝantaro[1]). Svedlingva malplimulto estas la plej granda en la lando (ĝin parolas ĉ. 5,5%[2]). Aliaj lingvaj malplimultoj estas la rusa (ĉ. 0,8%) kaj la estona (ĉ. 0,3% de la loĝantaro). La samean lingvon kiel la denaskan parolas proksimume kvarono el pli ol 7 mil finnlandaj sameoj. Plie, estas cigana komunumo (proksimume 10 000 homoj).

La finna estas parolata en la tuta Finnlando, krom en Alando, kiu estas tute svedlingva kaj havas vastan aŭtonomion.

Multaj marbordaj urboj havas dulingvan nomon: Helsinki (Helsingfors), Turku (Åbo), Tampere (Tammerfors). Dulingva vojmarkado kaj dulingvaj publikaj anoncoj estas oftaj.

Municipoj estas oficiale dulingvaj en Finnlando, se almenaŭ 3 000 personoj aŭ 8% de la loĝantaro parolas la svedan denaske.

Laŭ okazinta en 2005 studo (Eurobarometer), 60% de la finnlanda loĝantaro asertis, ke ili parolas la anglan, 38% — la svedan kaj 17% — la germanan[3].

La sveda lingvo ludis gravan rolon en historio de Finnlando, iam estinte la ĉefa lingvo de kulturo kaj edukado. Ĝi estas daŭre instruata devige en ĉiuj mezlernejoj, sed dum kelkaj jaroj en la lando estas diskutata perspektivo ĉesi devigan instruadon de tiu lingvo.

[redakti] Ekonomio

  • GNP: totala - 139,7 miliardoj da eŭroj; pokapa - 26 863 eŭroj (2002).
  • Eksporto: elektronikaj kaj elektraj varoj 27,5 %; metaloj, maŝinoj kaj veturiloj 27,1 %; papero, celulozo kaj lignaĵoj 25,7 %; kemiaĵoj 11,5 %, alio 8,2 % (2002).

[redakti] Politiko

Vidu:

[redakti] Historio

La historion de Finnlando grave influis ĝiaj grandaj najbaroj Svedio kaj Rusio. Ĝis 1809 la lando estis parto de Svedio, ekde tiam ĝis 1917 ĝi apartenis al la Rusia Imperio, kiel aŭtonoma grandprinclando. Dum la rusia regado la finnoj restis lojalaj, kaj rekompence rajtis teni sian konstitucion kaj apartan valuton, kiam en Rusio eĉ paroli pri konstitucio estis malpermesate. Post la rusia revolucio de 1905 la finnlandanoj sukcesis havigi al si pliajn rajtojn. En 1906 Finnlando estis la unua en Eŭropo, kiu enkondukis vere ĝeneralan kaj egalan elekto-rajton — ankaŭ virinoj rajtis voĉdoni kaj esti elektitaj. En la unuaj elektoj 1907 la socialdemokratoj iĝis la plej granda partio.

Finnlando deklaris sin sendependa la 6-an de decembro 1917, post la Oktobra revolucio en Rusio, kaj ricevis sendependecon per dekreto de bolŝevika registaro. En januaro 1918 la socialistoj per puĉo kaptis la povon en Helsinko, kaj sekvis interna milito. Sin reciproke buĉis la finnaj ruĝuloj kaj blankuloj, kaj en Tampereo okazis la plej granda batalo de la ĝistiama nordia historio. Multaj finnoj (speciale inter ruĝuloj) mortis en koncentrejoj pro malsato kaj malsanoj. La interna milito lasis en la socio profundajn vundojn.

Post la interna milito la regantoj tre favore sin tenis al Germanio, ĉar de tie ili dum la milito ricevis helpon. Oni decidis igi la ĵus sendependiĝintan Finnlandon reĝlando, kaj eĉ elektis germanan princon reĝo. Germanio tamen malgajnis la Unuan mondmiliton. Finnlando iĝis respubliko, kaj la taskojn de reĝo ricevis la prezidento.

Dum la jaroj 1920-30 estiĝis dekstremaj naciismaj organizoj, kiuj interalie instigis kverelojn kontraŭ la sved-lingvanoj. En 1930 oni post longa kampanjo de la dekstruloj malpermesis la agadon de la komunistoj, sed en 1932 la dekstro post nesukcesa puĉo grandparte perdis sian influon.

Eĉ pli firmigis la socion la atako de Sovetio en 1939. Dum longa intertraktado aŭtune 1939 Sovetio postulis de Finnlando cedon de teritorio por sekurigi Leningradon, kaj novembre Stalin transiris de vortoj al armiloj. Li tamen vane esperis helpon de la finnaj komunistoj: la tuta popolo unuanime partoprenis en la t.n. “Vintra milito” kontraŭ la agresinto.

Stalin ne sukcesis konkeri la tutan Finnlandon, sed ja estis ceditaj teritorioj, i.a. la dua plej granda urbo de tiama Finnlando, Viborgo (finne Viipuri). Finnlando komencis serĉi apogon de la faŝisma Germanio. En 1941 Finnlando partoprenis en la Hitlera atako kontraŭ Sovetio, unue por rekonkeri siajn perditajn teritoriojn, sed poste por konstrui “Grand-Finnlandon” (en finna historiografio tiu milito nomiĝas la Daŭriga milito).

Germanio tamen denove malvenkis, kaj Finnlando devis ekkonstrui novajn rilatojn kun sia granda najbaro. En la pactraktato (1944) Finnlando cedis pluajn teritoriojn al Sovetio, devis propraforte eligi el la lando restojn de la naziaj trupoj (vd. Laplanda milito), sed la lando estis neniam okupita de sovetiaj trupoj.

Post la milito la komunistoj denove rajtis agadi, kaj komence ili havis grandan influon. En 1948 estis subskribita traktato pri amikeco, kunlaboro kaj interhelpo kun Sovetio, kaj dum multaj jardekoj bonaj rilatoj kun Sovetio estis la fundamento de la finnlanda ekstera politiko.

Kvankam la demokratio neniam endanĝeriĝis, Sovetio ofte senteble influis ankaŭ la internan politikon. En 1962 Sovetio forte reagis kontraŭ koalicio de socialdemokratoj kaj dekstraj burĝaj partioj, kiuj celis malhelpi la reelekton de prezidento Urho Kekkonen (1900-1986). La koalicio dissolviĝis kaj Kekkonen estis reelektita.

Kekkonen, kiu sciis varti la delikatajn rilatojn de Finnlando al Moskvo, restis prezidento dum kvarona jarcento, de 1956 ĝis malsaniĝo en 1981. Precipe pro sia lerta ekstera politiko, Kekkonen ekhavis escepte fortan povon ankaŭ en la interna politiko.

Dum la tempo de Kekkonen la internacia pozicio de Finnlando daŭre fortiĝis. En 1975, kiam la Konferenco pri Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo estis fondita en Helsinko, la neŭtraleco de Finnlando estis vaste rekonita.

Krom politikan, Sovetio havis ankaŭ grandan ekonomian signifon por Finnlando. La drasta malkresko de la komerco kun Sovetio/Rusio post la 1980-aj jaroj profundigis la ekonomian krizon, kaŭzitan de la internacia konjunkturo, kaj la senlaboreco atingis rekordon: de 3,4% en 1990 ĝi altiĝis en tri jaroj al 22%.

Vidu ankaŭ: Vintra milito, Daŭriga milito, Mauno Koivisto, Urho Kekkonen.

[redakti] Esperanto-movado en Finnlando

Vidu specialan artikolon: Esperanto-movado en Finnlando.

La historio de la frua Esperanto-movado estas legebla en jena artikolo el Enciklopedio de Esperanto: Frua Esperanto-movado/Finnlando.

[redakti] Cetere

Al Finnlando apartenas duonmemstara Alando (finnlingve Ahvenanmaa, svede Åland).

En Finnlando troviĝas multe da sovaĝejaj kabanoj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Referencoj

  1. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index_en.html
  2. http://www.stat.fi/tup/vaesto/index.html
  3. Europeans and languages, 2005

[redakti] Retaj ligiloj



Ŝtatoj en Eŭropo Eŭropo
Albanio | Andoro | Aŭstrio | Belorusio | Belgio | Bosnio kaj Hercegovino | Bulgario | Ĉeĥio | Danio | Estonio | Finnlando | Francio | Germanio | Grekio | Hispanio | Hungario | Irlando | Islando | Italio | Kazaĥio | Kroatio | Latvio | Liĥtenŝtejno | Litovio | Luksemburgo | Malto | Moldavio | Monako | Montenegro | Nederlando | Norvegio | Pollando | Portugalio | Respubliko Makedonio | Rumanio | Rusio | San-Marino | Serbio | Slovakio | Slovenio | Svedio | Svislando | Turkio | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | Ukrainio | Vatikanurbo
Dependaj teritorioj: Ferooj | Ĝibraltaro

Aliaj lingvoj