Finn-ugra lingvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finno-ugra lingvaro)
Saltu al: navigado, serĉo

Finn-ugraj lingvoj estas unu el du ĉefbranĉoj de urala lingvaro. La alia ĉefbranĉo estas samojedaj lingvoj. Parolantoj de la finn-ugraj lingvoj estas entute 23 milionoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Finn-ugraj lingvoj devenas el komuna pralingvo, kiu estis parolata antaŭ 5 000-6 000 jaroj. Unue el la komuna lingvo eliris la ugraj lingvoj. La okcidenta branĉo de la komuna lingvo dividiĝis al praperma, el kiu poste formiĝis komia kaj udmurta lingvoj, kaj al finna-volga lingvaro, el kiu formiĝis maria, mordva kaj prafinna lingvoj. El prafinna lingvo apartiĝis sameaj lingvoj kaj baltmara finnaj lingvoj.

La esplorado de la finn-ugra lingvaro baziĝas al komuna vortaro kaj komunaj strukturoj. La unua, kiu listigis finn-ugrajn lingvojn surbaze de komunaj vortoj, estis la sveda lingvisto Philipp Johann von Strahlenberg en jaro 1730. Poste hungaroj János Sajnovics (1770) kaj Sámuel Gyarmathi (1799) komparis ankaŭ strukturojn.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Finn-ugraj lingvoj estas sintezaj lingvoj, kiuj havas multajn kazojn kaj malmultajn prepoziciojn kaj postpoziciojn. Laŭ la nuna opinio en la komuna pralingvo troviĝis jenaj elementoj:

  1. En la unua silabo estas mallongaj vokaloj i, u, ü (= y), e, o, ä, a kaj longaj vokaloj i, u, e, o
  2. En la sekvaj silaboj estis nur tri vokaloj a, ä, e
  3. La vortoj havis vokalan harmonion
  4. Inter konsonantoj troviĝis pluraj sibilantoj, afrikatoj kaj moliĝintaj sonoj.
  5. La akcento estis sur la unua silabo.
  6. La pralingvo havis ses kazojn.
  7. Apud singularo kaj pluralo ekzistis ankaŭ du-laro

Lingvoj[redakti | redakti fonton]



Popoloj[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas "finnugra gento" aŭ "gentaro", sed multaj gentoj kiuj parolas lingvojn de la finnugra familio. La plej multnombraj popoloj estas la Hungaroj, Finnoj, Mordovoj, Estonoj, kaj Udmurtoj.

ESTONOJ

Finnoj

  • Nomoj: [m] suomalajset; [f] Finlandais, Finnois; [r] finni
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Finnlando (4,65 mln). Totala kvanto: 5,43 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 47,1 mil (1989).
  • Lingvo: finna.
  • Kredantoj: protestantoj (luteranoj).

Kareloj

  • Nomo: [m] karjala; [f] Careliens; [r] kareli
  • Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Karelio (79 mil). Loĝas ankaŭ en Tvera (23,2 mil) kaj aliaj regionoj. Totala kvanto: 131 mil (1992).
  • Lingvo: karela.
  • Kredantoj - ortodoksuloj.

KOMI-PERMANOJ

  • Nomo: [f] Komi-Permiaks; [r] komi-permjaki
  • Popolo en Rusia Federacio (147 mil, 1992), inter ili en Komi-Perma aŭtonoma regiono 95 mil.
  • Lingvo: komi-perma.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

KOMIANOJ

Hungaroj, Madjaroj

  • Nomo: [m] madjar; [f] Hongrois; [r] vengri
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Hungario (9,95 mln). Loĝas ankaŭ en Rumanio (1,86 mln), Slovakio (580 mil), Jugoslavio (400 mil), Usono (600 mil), Kanado (120 mil). Totala kvanto: 13,83 mln, (1992).
  • Apartenas al mezeŭropa raso.
  • Lingvo: hungara.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.
    • SEKLEROJ. - Nomoj: [m] sekej; [f] Seklers; [r] sekleri - Etnografia grupo de hungaroj en Transilvanio (Rumanio); 1,7 mln (1987).

Ĥantoj

Mansoj

MARIOJ

MORDOVOJ

  • Nomoj: [f] Mordves; [r] mordva, mordovci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Mordovio (313 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 1,073 mln (1992). Totala kvanto: 1,15 mln. Dividiĝas je etnografiaj grupoj erzjoj, mokŝoj, karatajoj, terjuĥanoj.
  • Lingvoj: mordovaj.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.
    • ERZIOJ - Nomoj: [f] Erziens; [r] erzja - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: erzia.
    • MOKŜANOJ - Nomoj: [f] Mokcha; [r] mokŝa - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: mokŝa.

SAMEOJ, saamoj, loparoj, laponoj

UDMURTOJ

  • Nomoj: [m] udmurt; [f] Oudmourtes; [r] udmurti (malnova - votjakoj)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Udmurtio (497 mil). Totala kvanto: 747 mil (1992).
  • Lingvo: udmurta.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

UGOROJ

  • Nomoj: [f] Ughoriens; [r] ugri
  • Komuna nomo de lingve parencaj popoloj: transuralaj mansoj kaj ĥantoj, ĉedanubaj hungaroj.
  • Parolas en ugrajlingvoj de finno-ugrajgrupoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Klasifiko de la uralaj lingvoj sur ethnologue.com
  2. Gramtrans Komi-ziria lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Zyrian language
  3. Gramtrans Jodzjaka lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Komi-Yodzyak language
  4. Gramtrans Merja lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Merya language
  5. Gramtrans Meshcherian-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Meshcherian language
  6. ĉ. 300 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
  7. ĉ. 20 parolantoj en Svedio
  8. ĉ. 20 parolantoj en Svedio
  9. ĉ. 1500 parolantoj en Svedio kaj Norvegio
  10. la plej granda el sameaj lingvoj kaj havas ĉ. 30 000 parolantojn en Norvegio, Svedio kaj Finnlando.
  11. sää´mǩiõll, ĉ. 300 parolantoj en Finnlando kaj eventuale 20 - 30 parolantoj en Rusio.
  12. anarâškiellâ ĉ. 300 parolantoj en Finnlando
  13. самь Кӣлл; ĉ. 650 parolantoj en Rusio
  14. ĉ. 6 parolantoj, malaperanta
  15. mortinta en 19-a jarcento, nur kelkaj skribitaj fragmentoj konserviĝis
    Gramtrans Kemi-samea_lingvo-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kemi_Sami
  16. la lasta parolanto mortis en 2003
  17. Gramtrans Ludic_lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Ludic_language
  18. Gramtrans Kven-lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Kven language
  19. Gramtrans Finna-volga lingvaro, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Finno-Volgaic languages
  20. ĉ 200 enecoj
    Gramtrans Eneca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Enets language
  21. 20 parolantoj, 15 en Potapovo
  22. 10 parolantoj, 6 en Vorontsovo kaj 3 en Karepovsk
  23. Gramtrans Juraca lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Yurats language
  24. Gramtrans Koibala lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Koibal_language language
  25. Gramtrans Tajgia lingvo, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Taygi
  26. ĉ 30 000 parolantoj
    Gramtrans Nenetslingvoj, aŭtomata traduko de WikiTrans el la angla artikolo : Nenets language

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]