Finn-ugraj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finno-ugraj lingvoj)
Finn-ugraj lingvoj
lingva familio
urala lingvaro
Lingvaj kodoj
Angla nomo Finno-Ugric
Franca nomo langues finno-ougriennes
vdr

Finn-ugraj lingvoj[1]finno-ugraj lingvoj estas unu el la du ĉefbranĉoj de la urala lingvofamilio apud la samojedaj lingvoj. Iuj lingvosciencistoj malakceptas la ĉefbranĉo-statuson de la samojedaj lingvoj kaj uzas la nomojn finn-ugraj lingvoj kaj uralaj lingvoj kiel sinonimojn. [2] [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Finn-ugraj lingvoj devenas el komuna pralingvo, kiu estis parolata antaŭ 5 000-6 000 jaroj. Unue el la komuna lingvo eliris la ugraj lingvoj. La okcidenta branĉo de la komuna lingvo dividiĝis al praperma, el kiu poste formiĝis komia kaj udmurta lingvoj, kaj al finna-volga lingvaro, el kiu formiĝis maria, mordva kaj prafinna lingvoj. El la prafinna lingvo apartiĝis sameaj lingvoj kaj baltmaraj finnaj lingvoj.

La esplorado de la finn-ugra lingvaro baziĝas sur komuna vortaro kaj komunaj strukturoj. La unua, kiu listigis finn-ugrajn lingvojn surbaze de komunaj vortoj, estis la sveda lingvisto Philipp Johann von Strahlenberg en la jaro 1730. Poste hungaroj János Sajnovics (1770) kaj Sámuel Gyarmathi (1799) komparis ankaŭ strukturojn.

Ecoj[redakti | redakti fonton]

Finn-ugraj lingvoj estas sintezaj lingvoj, kiuj havas multajn kazojn kaj malmultajn prepoziciojn kaj postpoziciojn. Laŭ la nuna opinio en la komuna pralingvo troviĝis jenaj elementoj:

  1. En la unua silabo estas mallongaj vokaloj i, u, ü (= y), e, o, ä, a kaj longaj vokaloj i, u, e, o
  2. En la sekvaj silaboj estis nur tri vokaloj a, ä, e
  3. La vortoj havis vokalan harmonion
  4. Inter konsonantoj troviĝis pluraj sibilantoj, afrikatoj kaj moliĝintaj sonoj.
  5. La akcento estis sur la unua silabo.
  6. La pralingvo havis ses kazojn.
  7. Apud singularo kaj pluralo ekzistis ankaŭ dualo

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Klasifiko de la finn-ugraj lingvoj

Popoloj[redakti | redakti fonton]

Ne ekzistas "finn-ugra gento" aŭ "gentaro", sed multaj gentoj kiuj parolas lingvojn de la finnugra familio. La plej multnombraj popoloj estas la Hungaroj, Finnoj, Mordovoj, Estonoj, kaj Udmurtoj.

ESTONOJ

Finnoj

  • Nomoj: [m] suomalajset; [f] Finlandais, Finnois; [r] finni
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Finnlando (4,65 mln). Totala kvanto: 5,43 mln (1992), inter ili en Rusia Federacio 47,1 mil (1989).
  • Lingvo: finna.
  • Kredantoj: protestantoj (luteranoj).

Kareloj

  • Nomo: [m] karjala; [f] Careliens; [r] kareli
  • Popolo en Rusia Federacio, ĉefloĝantoj de Karelio (79 mil). Loĝas ankaŭ en Tvera (23,2 mil) kaj aliaj regionoj. Totala kvanto: 131 mil (1992).
  • Lingvo: karela.
  • Kredantoj - ortodoksuloj.

KOMI-PERMANOJ

  • Nomo: [f] Komi-Permiaks; [r] komi-permjaki
  • Popolo en Rusia Federacio (147 mil, 1992), inter ili en Komi-Perma aŭtonoma regiono 95 mil.
  • Lingvo: komi-perma.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

KOMIANOJ

Hungaroj, Madjaroj

  • Nomo: [m] magyar; [f] Hongrois; [r] vengri
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Hungario (9,95 mln). Loĝas ankaŭ en Rumanio (1,86 mln), Slovakio (580 mil), Jugoslavio (400 mil), Usono (600 mil), Ukrainio (120 mil) Kanado (120 mil). Totala kvanto: 13,83 mln, (1992).
  • Apartenas al mezeŭropa raso.
  • Lingvo: hungara.
  • Kredantoj: precipe katolikoj.
    • SEKLEROJ. - Nomoj: [m] sekej; [f] Seklers; [r] sekleri - Etnografia grupo de hungaroj en Transilvanio (Rumanio); 1,7 mln (1987).

Ĥantoj

Mansoj

MARIOJ

MORDOVOJ

  • Nomoj: [f] Mordves; [r] mordva, mordovci
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Mordovio (313 mil). Kvanto: en Rusia Federacio 1,073 mln (1992). Totala kvanto: 1,15 mln. Dividiĝas je etnografiaj grupoj erzjoj, mokŝoj, karatajoj, terjuĥanoj.
  • Lingvoj: mordovaj.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.
    • ERZIOJ - Nomoj: [f] Erziens; [r] erzja - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: erzia.
    • MOKŜANOJ - Nomoj: [f] Mokcha; [r] mokŝa - Etnografia grupo de mordovoj. Lingvo: mokŝa.

SAMEOJ, saamoj, loparoj, laponoj

UDMURTOJ

  • Nomoj: [m] udmurt; [f] Oudmourtes; [r] udmurti (malnova - votjakoj)
  • Popolo, ĉefloĝantoj de Udmurtio (497 mil). Totala kvanto: 747 mil (1992).
  • Lingvo: udmurta.
  • Kredantoj: ortodoksuloj.

UGOROJ

  • Nomoj: [f] Ughoriens; [r] ugri
  • Komuna nomo de lingve parencaj popoloj: transuralaj mansoj kaj ĥantoj, ĉedanubaj hungaroj.
  • Parolas en ugrajlingvoj de finno-ugrajgrupoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Uralaj lingvoj kaj gentoj http://www.helsinki.fi/~jslindst/uralaj.html
  2. Tapani Salminen, Problems in the taxonomy of the Uralic languages in the light of modern comparative studies (Problemoj en la taksonomio de la uralaj lingvoj laŭ kompraraj studoj http://www.helsinki.fi/~tasalmin/kuzn.html (angle)
  3. Suomalais-ugriliset kielet ja niiden puhujat (La finn-ugraj lingvoj kaj ties parolantoj) http://www.ugri.net/002/htm/index.htm Arkivigite je 2018-07-07 per la retarkivo Wayback Machine (finne)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]