Finŝa muŝkaptulturdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Finsĉa muŝkaptulturdo)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Finŝa muŝkaptulturdo
1. Stizorhina fraseri rubicunda 2. Stizorhina finschi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Neocossyphus
Specio: N. finschi'
Neocossyphus finschi
(Sharpe, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Finŝa muŝkaptulturdo,[1] Neocossyphus (aŭ Stizorhina) finschi, estas malmulte konata birdo de la familio de turdedoj de la arbaroj de Okcidenta Afriko. Ĝi estas ofte konsiderata subspecio de la Ruĝeca muŝkaptulturdo.

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Tiu afrotropisa specio loĝas je malaltaj niveloj de la plej densaj partoj de arbaroj, ofte ĉe riveraj aŭ marĉaj areoj en arbaraj marĉoj, el marnivelo al 1500 m, en la sudaj partoj de Sieraleono, Liberio, Ganao, Benino kaj Niĝerio. (Vidaĵo el suda Togolando povus reprezenti malgrandan populacion tie.) Ili estas loĝantaj birdoj.[2]

Ĝi estas rara en multaj areoj, sed komuna en kelkaj aliaj.[2]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Finŝaj muŝkaptulturdoj estas 18 al 20 cm longaj. Plenkreskuloj estas brunaj supre kaj oranĝecaj sube, pli grizecaj aŭ olivecaj en nuko kaj brusto kaj pli ruĝecaj en la dorso. La vosto estas malhelbruna kun blankaj anguloj. Vangoj kaj gorĝo estas palaj kun grizaj kaj oranĝaj nuancoj.[2][3] Nematuruloj estas ankoraŭ nepriskribitaj.[2]

La voĉo estas simila al tiu de la Ruĝeca muŝkaptulturdo. En Liberio ĝi kantas el majo al oktobro.[2] La kanto konsistas el kvar melodiaj fajfoj, "huuii, huuii huuii-huuII, pli malrapidaj kaj malaltatonaj ol la kanto de la Ruĝeca muŝkaptulturdo".[3] Unu alvoko estas kvar rapide ripetitaj notoj, "cuii-cuii-cuii-cuii" kun la varianto "cu-cii… cuiiii"; alia estas "longa, plendeca fajfo uii… uiiiii-ii." Por alarmo kaŭzata de predantoj ili faras "zuman uerd-uerd-uerd." Malkiel la Ruĝeca muŝkaptulturdo, tiu specio respondas al surbendigoj de sia alvoko.[2]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Finŝa muŝkaptulturdo estas kutime sola aŭ en paroj. Dum la reprodukta sezono ĝi estas tre teritoria, sed je aliaj epokoj ili povas aliĝi al manĝantaroj de miksitaj specioj je armeformikoj. Tamen, ili rilatas multe malpli al armeformikoj ol la aliaj du membroj de la genro Neocossyphus, nome la Blankavosta kaj la Ruĝavosta formikoturdoj. Anstataŭ tion ili kaptas insektojn per siaj bekoj kiel muŝkaptuledoj, gvatinte el ripozejoj aŭ prenante ilin el sub folioj dum ŝvebado. Preferataj insektoj estas termitoj, akridoj, formikoj, skaraboj, muŝoj kaj aliaj diversaj etaj specioj. Ili povas ripozi dumlonge senmove sur horizontala ripozejo.[2] Ili ofte ekmontras siajn eksterajn flugilplumojn flanken kiel tondileca ekmontro.[3]

En Niĝerio oni vidis en marto birdon kolektantan nestomaterialon ĉe la bazo de epifito. En Liberio, oni observis birdojn en reproduktaj kondiĉoj el junio al decembro kaj sendependaj junuloj en septembro. Oni scias malmulte pli pri la reproduktado de tiu specio.[2]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj kunigas tiun specion kun la Ruĝeca muŝkaptulturdo,[4] parte pro observado de birdoj en suda Niĝerio kun plumaro kaj kantoj inter tiuj de la du specioj.[5] Ĉi tie ĝi estas traktata kiel separata specio laŭ la Handbook of the Birds of the World[6] kaj aliaj fakuloj.[2][7][8]

La specifa nomo honoras la esploriston Otto Finsch. Ĝi estas ofte literumata finschii, sed literumado kun ununura i estas ĝusta.[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ankaŭ Finŝa ruĝeca muŝkaptulturdo, Finŝa formikoturdo, Finŝa ruĝeca formikoturdo, Finŝa ruĝeca turdo
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 2,8 Clement, Peter, 2000, Thrushes, Princeton University Press, p. 180–181, Plate 1, isbn = 978-0-691-08852-5
  3. 3,0 3,1 3,2 Demey, Ron, 2002, A Guide to the Birds of Western Africa, p. 605, Plate 92, Princeton University Press, isbn = 0-691-09520-5
  4. BirdLife International 2004. Stizorhina fraseri.[rompita ligilo] En: IUCN 2007. 2007 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 18an de oktobro 2007. Dowsett, R. J., Forbes-Watson, A. D., 1993, Checklist of Birds of the Afrotropical and Malagasy Regions. Volume 1: Species limits and distribution, Tauraco Press
  5. Dowsett, R. J., Dowsett-Lemaire, F., 1993, A Contribution to the Distribution and Taxonomy of Afrotropical and Malagasy Birds, Tauraco Press, citita de Demey (2002)
  6. del Hoyo, J., Elliott, A., Sargatal, J., 2005, Handbook of the Birds of the World. Vol. 10: Cuckoo-shrikes to Thrushes, Lynx Edicions, Barcelona, isbn = 978-84-87334-72-6
  7. Clements, James F., 2007, The Clements Checklist of Birds of the World , Cornell University Press, Sesa eldono, isbn = 978-0-8014-4501-9, laŭ Lepage, Denis, 2003–2007 , Avibase - the world bird database ĉe http://www.bsc-eoc.org/avibase/species.jsp?lang=EN&id=727D8F63C3708A0C&ts=1192682409718&[rompita ligilo] , 2007-10-18
  8. ABC African Checklist (nonpasserines), 2006, Lack , Peter, African Bird Club ĉe http://www.africanbirdclub.org/resources/nonpasserines_2006.doc Arkivigite je 2007-02-21 per la retarkivo Wayback Machine , 2007-10-18
  9. del Hoyo et al. (2005), laŭ Lack (2006)