Fiorentino
| Fiorentino | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | San-Marino | ||
| Poŝtkodo | SM-47897 | ||
| Telefona antaŭkodo | el Italio kaj Vatikano: 0549, el aliaj landoj: +378 |
||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 2245 | ||
| Loĝdenso | 342 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
|
|
43°55′N 12°27′O / 43.917°N, 12.45°OKoordinatoj: 43°55′N 12°27′O / 43.917°N, 12.45°O | ||
| Alto | 490 m | ||
| Areo | 6,57 km² | ||
Fiorentino [akvaviva] estas municipo ("kastelo") de San-Marino. Ĝi havas areon de 6,57 km² kaj, laŭ takso de 2006, 2245loĝantojn. Situante sude en la lando ĝi limas al la municipoj Chiesanuova, San-Marino, Borgo Maggiore, Faetano kaj Montegiardino kaj kun la italaj municipoj Monte Grimano kaj Sassofeltrio (provinco Pesaro e Urbino).
Ĝia blazono montras tri florojn (fior[e] = floro en la itala lingvo).
Komence de la 11-a jarcento Fiorentino apartenis al la grafoj de Carpegna, poste ĝi transiris en la posedon de dinastio Malatesta. En 1463 ĝi estis konkerita de San-Marino, kiu aneksis ĝin kun la konsento de papo Pio la 2-a kaj detruis ĝian kastelon por eviti, ke ĝin reakiru la Malatest-anoj.
Ekzistas du futbalaj kluboj: S. P. Tre Fiori (tri floroj) kaj F. C. Fiorentino.
|
||||||
