Firgas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Firgas
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Aŭtomoma regiono Kanarioj
Provinco provinco Las Palmas de Gran Canaria
Loka registaro Plaza San Roque, 1, 35430 Firgas
Urbestro Sebastián Arencibia Mejías (2005)
Poŝtkodo 35430 – 35432
Retpaĝaro www.firgas.es
Demografio
Loĝantaro 7.564 (2010)
Loĝdenso 480 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
Koordinatoj: 28°6′20″N 15°33′45″U  /  28.10556°N, 15.5625°U / 28.10556; -15.5625 (Firgas)
Alto 503 m
Areo 15,77 km²
GC Firgas.png
v  d  r
Information icon.svg

Firgas estas municipo sur la kanaria insulo Gran Canaria en la hispana provinco Las Palmas de Gran Canaria. Ĝi situas norde sur la insulo kaj estas unu el ĝiaj sep municipoj sen marbordo.

La kanariaj indiĝenoj (guanĉoj) nomis la lokon Afurgad. En la 16-a jarcento oni uzis la nomon Firgas de Afurgad.

Firgas situas alte en la montoj kaj estas nomata "balkono de Atlantiko", ĉar ĝi donas belan vidon al la oceano kaj al la norda parto de la insulo. En la montoj de Firgas (valo Barranco de La Montaña) fontas trinkebla akvo (malofta en la Kanarioj), kiun oni enboteligas kaj vendas.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Firgas estas laŭ areo la malplej granda komunumo de Gran Canaria, eĉ de la tuta provinco. Laŭ la loĝantaro ĝi havas la 5-an lokon, la 8-a en la provinco. Ĝia loĝdenso de ĉ. 480/km² estas relative alta por montara regiono, sed ne komparebla kun tiuj de la urbecaj komunumoj Telde kaj Las Palmas.

jaro loĝantoj denseco
1900 2.088 132/km²
1910 2.614 166/km²
1920 2.854 181/km²
1930 3.713 235/km²
1940 4.097 260/km²
1950 4.934 313/km²
1960 4.668 296/km²
1970 5.176 328/km²
1980 5.453 346/km²
1991 5.772 366/km²
2001 6.889 437/km²
2010 7.564 480/km²