Firmaoborso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tri firmaoestroj en Lodzo.

Firmaoborso (ankaŭ: entreprenoborso; angle: company transactions, germane: Firmenbörse/Unternehmensbörse) estas peranta platformo por estradtranspreno en entreprenoj, aĉeto de entreprenoj aŭ kapitalpartoprenoj. Diference al normalaj borsoj ĉe firmaoborsoj oni ne vendas aŭ aĉetas akciojn, devizojn aŭ certajn varojn sed oni renkontigas homojn, kiuj intencas vendi entreprenojn, kun la eventualaj interesiĝontoj pri aĉeto.

Fono[redakti | redakti fonton]

Iam por ĉiu entreprenisto venos la tempo emeritiĝi. En Germanio inter la jaroj 2010-2014 ĉirkaŭ 110.000 familiaj entreprenoj estus koncernataj dungante 1,4 milionoj da laborprenantoj, kiel estimis an la 2010-a jaro la Institut für Mittelstandsforschung (Instituto por la esploro de la mezaj klasoj) en Bonno. Sekve ĉiujare ĉirkaŭ 22.000 entreprenoj estus je la dispono al transprenado, cirkonstanco plej ofte kaŭzita per aĝo (86%), sed ankaŭ per morto (10%) aŭ malsano (4%) de la ĝistiama posedinto. Nur relative eta parto de la ejoj transdoniĝus al familianoj, dum ke por alia granda parto minacus fermo pro neekzistanta sekvanto.[1]

Politikistoj intertempe, perceptinte la problemon, faris la transpreniniciativon Nexxt initiative Unternehmensnachfolge.[2] Tial fondiĝis ankaŭ publika firmaoborso.[3] Eksterlande ekzistas similaj iniciativoj, ekzemple en Aŭstrio la Firmaoborso de la ekonomiaj ĉambroj, se ne paroli pri multaj privataj iniciativoj.

Celgrupoj[redakti | redakti fonton]

  • entreprenofondontoj
  • entreprenistoj serĉantaj posteulojn
  • entreprenoj kun pligrandiĝintenco
  • entreprenkonsilistoj el la profesia sfero Mergers & acquisitions / M&A (fuzioj kaj transprenoj)

Kvalitokriterioj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉu estas garantiita diskreteco?
  • Ĉu estas la retpaĝarenskriboj aktualaj kaj nemiskompreneblaj?
  • Ĉu estas klara la funkcio de la datumaro kaj ties umo?
  • Kiom da ofertoj estas listigitaj?
  • Ĉu estas pluraj helpad- kaj akompanadservoj fare de la borsohavanto ekstere?[4]

Superrigardo pri eblaj servoj[redakti | redakti fonton]

  1. Disvolviĝo de individua serĉostrategio.
  2. Vasta surmerkata reserĉo.
  3. Aktiva alparolo de ĉiuj interesiĝantoj.
  4. Farado de konceptoj, ekspertizoj privaloraj, profiloj.
  5. Prezento de potencialaj partneroj.
  6. Subteno por la unua komenca analizo.
  7. Realigo de financadotestoj.
  8. Kreo de negoca plano.
  9. Helpo dum intertraktadoj.
  10. Helpo dum ektranspreno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Institut für Mittelstandsforschung [1] Arkivigite je 2011-08-24 per la retarkivo Wayback Machine situacio 2010
  2. Praxishandbuch für den Nachfolger im Familienunternehmen: Leitfaden für Unternehmer und Nachfolger. Mit Fallbeispielen und Checklisten von Wolf Kempert; Eldonejo Gabler, 2007
  3. Unternehmensnachfolge – Die optimale Planung, nexxt-initiative BMWA, 2000
  4. Das Existenzgründungs-Kompendium: Die wichtigsten Regeln auf dem Weg in die Selbständigkeit von Frank C. Maikranz; Eldonejo Springer, 2002

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]