Firmin Durieux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
karikatura bildkarto el ĉ. 1913

EdE-D

Firmin DURIEUX [dŭrjö], franco, instruisto, lernejestro. Naskiĝis en la 21-a de januaro 1857 en Bruille (apud Lillo), mortis en 1937[1]. Interesiĝis ankaŭ pri pedagogio, stenografio, interhelpado. Esperantisto de 1898. Per senĉesa klopodo li sukcesis konvinki sian inspektoron kaj organizi instruadon de Esperanto ĉe unuagradaj lernejoj, kun ekzameno kaj diplomo. Tiu provo, kiu daŭris ses jarojn, ĝis la Unua mondmilito, kaj tre bone sukcesis (vidu Gautherot, "La question de la langue auxiliaire internationale", Hachette, 1910), kredeble la plej grava iam farita, restas kiel valora pruvo de la profito, kiun povas alporti la enkonduko de Esperanto en la lernejojn. En 1907, Durieux fondis kun kolegoj la Internacian Asocion de Instruistoj kaj ĝian organon, la Internacian Pedagogian Revuon, kaj estis ilia sekretario. Multaj artikoloj en Esperantistaj gazetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]