Fischbach-Göslikon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fischbach-Göslikon
Blazono de Fischbach-Göslikon
Preĝejo de Fischbach-Göslikon
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Bremgarten
Koordinatoj  47° 22′ 20″ N 8° 18′ 25″ O / 47.37222 °N, 8.30694 °O / 47.37222; 8.30694 (mapo)Koordinatoj: 47° 22′ 20″ N 8° 18′ 25″ O / 47.37222 °N, 8.30694 °O / 47.37222; 8.30694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1389
Areo 3,07 km²
Alteco 380 m super marnivelo
Poŝtkodo 5525
Komunumkodo 1396
Mapo de Fischbach-Göslikon
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Fischbach-Göslikon estas komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1389 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Fischbach-Göslikon situas ĉe la okcidenta bordo de la rivero Reuss ĉe la orienta deklivo de la montoĉeno Wagenrain. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Fischbach kaj Göslikon, kiuj kunkreskis dum la lastaj jaroj. En la sudo de la komunumo en la arbaro de Bremgarten troviĝas la lageto Fischbacher Mösli, kiu havas longecon de 280 m kaj larĝecon de proksimume 100 m kaj kiun ĉirkaŭas larĝa kano-zono.

De la komunuma areo de 3,07 km² 0,6 km² estas kovrivtaj de arbaro kaj 0,52 de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 445 m s.m. je loko, kiu nomiĝas Obermatten, ĝia plej malalta punkto situas je 2,54 m s.m. ĉe la bordo de la rivero Reuss.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Fischbach-Göslikon limas en nordo al Künten, en oriento al Eggenwil, en sudoriento al Bremgarten, en sudokcidento al Wohlen, kaj en okcidento al Niederwil.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Benzinejo ĉe la kantona ĉefvojo

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Brugg al Bremgarten. Per poŝtaŭtolinio Fischbach-Göslikon estas konektita kun Baden kaj Bremgarten. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 8 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Fischbach kaj Göslikon datiĝas el la jaro 1048 kiel Visbach kaj Göslichoven okaze de la beno de la preĝejo.

En mezepoko Fischbach kaj Göslikon estis sub habsburga regado. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Fischbach kaj Göslikon estis atribuitaj al la voktejo Hermetschwil en la Libera Distrikto, kiu troviĝis sub komunuma regado de la membroj de la Svisa Ĵurkomunumo.

Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita. Fischbach kaj Göslikon tiam estis kunigita al unu politika komunumo kaj atribuitaj dum la tempo de la Helveta Respubliko al la tiama Kantono Baden. En la jaro 1803 la komunumo estis integrita al la distrikto Bremgarten de la nova Kantono Argovio. La civitano-komunumoj restis ankoraŭ apartaj ĝis la jaro 1997.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]