Fito Páez

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fito Páez (naskiĝis en Rosario, Argentino, la 13-an de marto 1963) estas argentina muzikisto kaj komponisto de rokmuziko.

Li ankaŭ estas skriptitsto kaj kinreĝisoro kun granda sukceso en Argentino, kaj aliaj landoj en Latinameriko, Hispanio kaj Britio. Ekde sia artista kariero en la 1980-aj jaroj ĝis la nuntempo Fito ricevis plurajn premiojn (Grammy Latino) kaj eldonis plurajn muzikalbumojn kiuj ĉefe allogas al universitatanoj kaj ŝatantoj de la trobadora muziko. Inter aliaj famaj hispanlingvaj kantistoj li koncertis kun Silvio Rodríguez kaj Joaquín Sabina.

Eksteraj ligiloj