Fitosociologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Plantokomunumo en alpa herbejo.

La Fitosociologioplantosociologio estas la branĉo de la scienco kiu pritraktas plantokomunumojn, iliajn konsiston kaj disvolviĝon, kaj la rilatojn inter la specioj ene de ili [1]. Fitosociologia sistemo estas sistemo por klasifiki tiujn komunumojn. La termino "fitosociologio" estis kreita en 1896 de Józef Paczoski [2].

Superrigardo

La celo de fitosociologio estas starigo de sufiĉe empiria vegetaĵara modelo uzante planto"taksonajn" kombinaĵojn kiuj unusence karakterizas vegetaĵarajn unuaĵojn. Vegetaĵaraj unuaĵoj kiel komprenite de fitosociologoj povas eksprimi vastajn vegetaĵarajn konceptojn ( ekzemple la tutaĵon de ĉiuj sklerofilaj ĉiamverdaj arbaroj de la okcident-mediteranea regiono ) aŭ fakte senpere rekoneblajn vegetaĵarajn tipojn ( ekzemple korkokverkajn ĉe-oceanajn arbarojn sur plejstocenaj dunoj, kun densa kanopeo, en sudokcidenta Iberujo ). Tiaj konceptaj unuaĵoj estas nomataj sintaksonoj ( angle : syntaxon ; pluralo : syntaxa ), kaj eblas meti ilin en hierarkian sistemon kiu estas nomata sinsistemo aŭ sintaksonomia sistemo ( angle : synsystemsyntaxonomic system ). La agado de krei, plibonigi aŭ korekti la sinsistemon estas nomata sintaksonomio ( angle : syntaxonomy ). Tial, la sintaksonomia sistemo estas supozite sufiĉe empiria reprezentita de vegetaĵaro en difinita teritorio. Internacia Kodo de Fitosociologia Nomenklaturo difininte la regulojn por nomi la sintaksonojn ekzistas, kaj sia uzo estas plifortiĝanta ĉe la vegetaĵaro-sciencistoj [3].

Plantosocia modelo

La baza unuaĵo de sintaksonomio estas la "socio". La plantosocio estas koncepta modelo de konkreta fitocenozo ( la planta komponanto de biocenozo ). La socio estas difinita per sia karakteriza kombinaĵo de plantaj taksonoj, habitataj trajtoj, fizionomio, biogeografia areo, rolo en sukcesio, historiaj ( ekzemple historio de homa uzado ) kaj paleobiogeografiaj rilatoj. Plantosocioj kun flaŭraj kaj teritoriaj afinecoj estas grupigeblaj en pli vastajn ekologiajn konceptajn unuaĵojn ( tiuj estas sintaksonoj ) kiuj estas nomitaj "aliancoj". Similaj aliancoj estas grupigeblaj en "ordojn" kaj ordoj en vegetaĵarajn "klasojn". La klasado de sintaksonoj en tia hierarkio konsistigas la sintaksonomian sistemon, aŭ la referencan modelon de difinita vegetaĵaro kaj teritorio.

Malgraŭ la fruaj klopodoj ( ekzemple Charles Flauhault en la malfrua 19-a jarcento ), tiu scienco komencis en Eŭropo, kun la svisa botanikisto kaj ekologo Josias Braun-Blanquet (1884–1980).

Vegetaĵaraj kompleksoj

Nuntempe, fitosociologioj provas inkludi pli altajn nivelojn de komplekseco pri la percepto de vegetaĵaro, nome per priskribo de enteraj sukcesiaj unuaĵoj ( vegetaĵaraj serioj ) aŭ, ĝenerale, vegetaĵaraj kompleksoj. Tiuj situas en la kadro de Pejzaĝa Fitosociologio. Aliaj disvolviĝoj inkludas la uzadon de multivariebla statistiko por la difino de "sintaksonoj" kaj ilia media interpretado. Unuflanke, iuj aŭtoroj konsideras fitosociologion kiel ene de la limoj de la nuntempa vegetaĵara scienco, sukcesan aliron kaŭze de ĝia alt-priskribaj kaj antaŭdirantaj kapabloj, kaj ĝia utilo por natur-mastrumadaj celoj. Aliflanke, estas multaj kritikistoj kiuj estas atentigintaj pri pluraj metodologiaj limigoj : la manko de statistikaj aliroj, la komplekseco kaj ne-stabileco de la nomenklatura sistemo, la eraroj pri la antaŭdiraj modeloj, kaj certaj bazaj hipotezoj.

Vivejo-tipa klasifiko

Eĉ se en Eŭropo, kompleta sinsistemo por priskribi vegetaĵaro-tipojn estas disvolviĝintaj kaj ĝi konstituas la bazon por habitato-tipaj klasifiko ( ekzemple NATURA 2000 tipologio kaj habitato-retaĵo ), ekzistas multaj sciencaj spertuloj kiuj ne havas favoran opinion pri la taŭgeco de fitosociologio por esti la ĉefa fitogeografia aliro por aranĝo de vegetaĵaro-sistemoj. Grava punkto de malkonsento estas la flaŭra-fitosociologia hipotezo ke la mediteraneaj pinaroj ĉefe derivus de primar-forstizoj [4], ne stabilaj kaj hazardaj vegetaĵaroj.

Datumo-kolektoj

Fitosociologiaj datumoj entenas informojn, kiuj estas kolektitaj en indikaj linioj aŭ areoj [5], listigante por ĉiu specio la kovraĝ-abundajn valorojn kaj la mezuritajn mediajn variablojn. Tiuj datumoj estas taŭge datumbankigitaj en komputilan programon kiel TURBOVEG [6] permesante kalkuladon, konservadon kaj eksporton al aliajn programarojn. Kutime datumoj estas klasifikitaj kaj ordigitaj uzante TWINSPAN [7] en gastigantaj programoj kiel JUICE por krei realaĵajn plantosociojn. Pliaj modeloj estas ekzamenitaj uzante grupigadon kaj simuladajn metodojn, kaj specialajn progresintajn teknikojn, disponeblaj en programaroj kiel CANOCO [8] aŭ la R-vegan-programaro [9].

Referencoj

  1. Oxford English Dictionary
  2. Rabotnov TA. 1970-1979. Phytocoenology. In: The Great Soviet Encyclopedia, 3rd ed. [1]
  3. (Oct 2000) “International Code of Phytosociological Nomenclature”, Journal of Vegetation Science 11 (5), p. 739–768. 
  4. Simon, Karl-Hermann (ed.) 1995 : Lexicon Silvestre. Prima Pars. Vortaro de forsta fako. Esperantlingva parto (I eo) kun difinoj. Förderverein Lexicon Silvestre e.V., Eberswalde, 84 pp. ( p. 23 ) esperante
  5. Simon, Karl-Herman (ed.) 1995, p. 45
  6. Hennekens SM, Schaminée JHJ (2001) TURBOVEG, a comprehensive data base management system for vegetation data. Journal of Vegetation Science 12: 589-591
  7. Hill MO (1979) TWINSPAN: A FORTRAN Programme for arranging multivariate data in an ordered two-way table by classification of the individuals and attributes. Ecology and Systematics, Cornell University, Ithaca, NY
  8. ter Braak CJF, Šmilauer P (2002) CANOCO Reference manual and CanoDraw for Windows User’s guide: Software for Canonical Community Ordination (version 4.5). Microcomputer Power, Ithaca, NY
  9. Oksanen J (2010) Multivariate Analysis of Ecological Communities in R: vegan tutorial. (March 11, 2010, accessed April 20, 2010 [2]

Literaturo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj