Fityeház
El Vikipedio
Fityeház [fitjehAz], kroate Fićehaz estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en subregiono de Nagykanizsa.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 7km²
- Loĝantaro: 680
- Poŝtkodo: 8835
- Telefonprefikso: 93
Situo [redakti]
Fityeház situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Zagrebo. Nagykanizsa troviĝas 14, Csurgó 24 km-ojn.
Historio [redakti]
La vilaĝo menciiĝis unuafoje en 1422 en formo "Fythyefelde". Ekde la 16-a jarcento la turkoj kelkfoje disrabis la vilaĝon, fine en 1566 ĝi senhomiĝis, fine de la 17-a jarcento rehomiĝis. En 1819 vivis tie 581 homoj (plejparte kroatoj)en 76 domoj. En la 1870-aj jaroj la fervojo portis ankaŭ prosperon. En 1945 oni disdonis parcelojn el la grandbieno, sed en 1949 jam kolĥozo nomata "Venko" formiĝis. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de kroatoj, lernejo, 2 vendejoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika klasikisma preĝejo, post 10 jaroj pligrandiĝis, en 1937 renoviĝis
- skulptaĵoj pri Stefano la 1-a (Hungario) kaj Pieta