Fizika kvina esenco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Fizika kvina esenco (Kvinesenco) estas hipoteza formo de energio, ekondukita por ekspliki kaj koncepte reordigi ĵusajn astronomiajn observojn kiuj montras universon en akcelo. Ne konfuzendas, tamen, kun la kvina esenco, aŭ etero, de la klasika filozofio de Pitagoro-Aristotelo-novplatonismo-skolastikismo-alkemio. Ĉiukaze la fizika kvina esenco estas klara aludo al tiu la kvina elemento (la aliaj kvar estas tero, aero, akvo kaj fajro).

Tial tiu hipotezo postuligas kvinan forton aldonendan al la aliaj kvar jam konitaj de la moderna fiziko, nome al la gravita, al la elektromagneta, al la nukleaj forta kaj malforta.

Tia fizika kvina esenco teorigita kiel energio de vakuo, kies fizikaj karakterizoj estas enkadrigita en la jena stata ekvacio (kiu kvantigas la reciprokan influon de la premo pq kaj la denso ρq):

p_q = w\rho_q \,

Ĝenerale, la parametro “w” povas varii laŭ la kosma tempo. Se allasite w<-1/3, la fizika kvina esenco aktivas kiel repuŝa kampo, ekspansiante la spacon, kaj estas ĝuste tiu la karakterizo kiu igas la fizikan krinan esencon kandidato al la kategorio de la malluma energio.

Iu nenula kosma konstanto povas esti konsiderita kiel aparta kazo kie

w=-1

kiu ne varias kune kun la tempo.

Kompreneble, tiu fizika teorio paralelas kaj samkonsistas kun la teorio pri la materio kaj energio mallumaj [1].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]