Fizikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Fizikismo proponas filozofian tezon plej radikalan, laŭ kiu la tuta realeco de ĉiu estaĵo estas je fizika naturo, tio estas ke nenio ekzistas krom la aĵoj tieldiritaj fizikaj. Laŭ ĝia inspirinto, Otto Neurath, havas sencon nur lingvaĵaj formulaĵoj havantaj referencon al spaca aŭ tempa scienca konstato, kaj per tiu principo li provas unuigi ĉiujn sciencojn “kiuj ajn estu, geologiajn, kemiajn aŭ sociologiajn”.

Tiu filozofia skolo ekaperis en Vieno dum la unua duono de la pasinta jarcento, kaj tuj ĝi estis juĝata kiel nova radikala vidpunkto de pozitivismo. Se ĝia celo estis transsalti ĉiun metafizikon opiniatan nesencaĵo, ĝi tuj estis ŝatata kiel metafizika, ĉar dekomence dekretis nesencaĵo ĉion, kion scienco ne sukcesas esplori kaj difini kaj mezuri ĝiajn kaŭzojn per fizikaj leĝoj: tia vidpunkta menspozocio juĝiĝas ideologia ĉe kiuj proponas atenton al tio, kio prezentiĝas diversscience pritraktenda. Se referenci al aliaj filozofioj, fizikismo memorigas grekan Taleton, por kiu ĉio estas akvo, aŭ George Berkeley kun lia subjektiva idealismo, laŭ kiu ĉiu estaĵo estas mensa fenomeno. Ambaŭ ekskludas ion konstateblan kaj finiĝas en monismo.

Laŭ fizikismo, la fenomenoj nefizikaj kiel homa rezonado, konscienco, sociaj kaj psikaj fenomenoj, ĝojo, doloro ktp nur ŝajnas nefizikaj, sed la fizikaj sciencoj certe kapablos ilin redukti al la sfero fiziko malgaŭ iliaj ŝajndura malsameco. Principe la fizikisma monismo dependigas la riĉecon de nia ena vivo, la volo kaj konscienco, nur el la cerbo, ĉar ĉiu scienco devas havi materian objekton. Laŭ tiu filozofia sistemo eĉ la diversciencaj lingvaĵoj devas unuiĝi por unuecigi sciencojn sub la fizikisma matrico, eĉ ĝuste pro tio la sistemo estis elpensita. La Wiener Kreis (Viena rondo) dividiĝis laŭ diversaj idefluoj.


Kunligaj artikoloj


Bibliogafio

Enciclopedia filosofica, Centro Studi Filosofici di Gallarate (Italio),1982, Fisicalismo

Ŝablono:LigoLeginda