Fjodor Dostojevskij

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Fjodor Dostojevskij
Фёдор Михайлович Достоевский
Dato de naskiĝo 11-a de novembro 1821
Loko de naskiĝo Moskvo, Rusia Imperio
Dato de morto 9-a de februaro 1881
Loko de morto Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romanoj
Reprezentaj verkoj
  • Krimo kaj puno
  • La fratoj Karamazov
  • Malriĉaj homoj (Бедные люди)

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, konsiderata de multaj kiel la plej granda romanverkisto en la historio pro profunda psikologio de la figuroj.

Enhavo

[redakti] Vivo

La monumento de Dostojevskij en Moskvo

Dostojevskij estis filo de la kuracisto servinta en hospitalo, kiu situis en Marjina Roŝĉa (Distrikto de Moskvo). Li studis en gimnazio kaj milita altlernejo. Unu jaron li laboris ĉe ministerio de defendo. La literaturon li eniris je la aĝo de 23 jaroj per traduko de Eugénia Grandet de Balzac. En aprilo 1849 li estis arestita pro siaj socialismaj aktivecoj, kondamnita al morto, sed en la lasta sekundo li ricevis pardonon kaj travivis kelkajn jarojn en Siberio kiel prizonulo, ekde 1854 kiel soldato. En 1859 oni redonis al li lian nobelan titolon kaj permesis publikigadon. Li revenis al Sankt-Peterburgo kaj poste travivis plurajn jarojn en la okcidenta Eŭropo. La lastajn jarojn li travivis en mizero, sed kiam li mortis, la rusa nacio lin entombigis kiel sian plej grandan nacianon.

Lian vivon priskribis Stefan Zweig en la verko Tri majstroj (kun Balzac kaj Dickens). Zweig ankaŭ skribis pri li en Sternstunden der Menschheit.

[redakti] Verkoj

  • Malriĉaj homoj (Бедные люди) (1845)
  • Sozio (Двойник) (1846)
  • Mastrino (1847)
  • Blankaj noktoj (1848)
  • Netoĉka Nezvanova (1849)
  • La sonĝo de la onklo (1859)
  • Komunumo Stepancikovo kaj ĝiaj loĝantoj (1859)
  • Humiligitaj kaj ofenditaj (1861)
  • Noticoj el la domo de morto (Записки из мёртвого дома) (1861-1862)
  • Vintraj notoj pri la someraj impresoj (1863)
  • Leteroj Elsubteraj (Записки из подполья) (1864)
  • Krimo kaj puno (Преступление и наказание) (1866)
  • Ludisto (Игрок) (1867)
  • Idioto (Идиот) (1868)
  • Eterna edzo (1870)
  • Demonoj (1871)
  • La taglibro de l' verkisto (1880-1881)
  • Adoleskanto (Подросток) (1875)
  • La fratoj Karamazov (Братья Карамазовы) (1879-1880)

En siaj verkoj li kondamnis revoluciulojn, kio vekis malamon de Stalino. Tial dum ties regado la verkoj de Dostojevskij ne estis publikigataj en Ruslando, lia nomo eĉ estis eliminata el listo de rusaj verkistoj, kvazaŭ li neniam ekzistus.

La romanoj Krimo kaj puno kaj La fratoj Karamazov ofte estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel la plej grandaj literaturaj verkoj de ĉiuj epokoj (Zweig, Šalda k.a.).

[redakti] Interesaĵoj

  • Laŭteorie Fjodor Dostojevskij devenis de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan.
Tiu paragrafo estas ne plene certigita pere de pruviloj (literaturo, interret-paĝoj ktp.)
Bv. helpi al Vikipedio, aldoni bonajn fontojn por la informoj.
Dankon!

[redakti] En Esperanto aperis

[redakti] Vidu ankaŭ