Fjodor Dostojevskij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fjodor Dostojevskij
Фёдор Михайлович Достоевский
Fjodor Dostojevskij
Naskiĝo 11-a de novembro 1821
en Rusia imperio Moskvo, Rusia Imperio
Morto 9-a de februaro 1881
en Rusia imperio Sankt-Peterburgo, Rusia Imperio
Nacieco ruso
Sukcesis kiel verkisto
Artista celigo romanoj
Reprezentaj verkoj Krimo kaj puno
Fratoj Karamazov
Malriĉaj homoj
vdr

Fjodor Miĥajloviĉ DOSTOJEVSKIJ (ruse Фёдор Миха́йлович Достое́вский; naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo; mortis la 9-an de februaro 1881 en Sankt-Peterburgo) estis rusa verkisto, konsiderata de multaj kiel unu el la plej grandaj romanverkistoj en la historio pro profunda psikologio de la figuroj.

Vivo

Fjodor Miĥajloviĉ Dostojevskij naskiĝis la 11-an de novembro 1821 en Moskvo[1]. Li estis dua el 7 infanoj, restintaj vivaj.

Lia patro, Miĥail Andrejeviĉ Dostojevskij, estis rusa nobelo, kiu devenis de rusigita pola familio Dostojewski de blazono Radwan. La familinomo devenas el la nomo de vilaĝo Dostojevo, kiun Pinska duko donacis al prauloj de Dostojevskij. La familio havis ankaŭ polajn radikojn kaj rajtis uzi polan blazonon Radwan. La patro estis milita kuracisto, servis en hospitalo, kiu situis en Marjina Roŝĉa, poste aĉetis vilaĝon. Estante kruela kaj severa homo, li estis mortigita en 1839 de siaj servutoj.

La patrino, Marija Fjodorovna Neĉajeva, estis filino de riĉa komercisto.

Junaĝo

Kiam Dostojevskij havis 16 jarojn, lia patrino mortis pro tuberkulozo, kaj la patro sendis pli aĝajn filojn, Fjodor kaj Miĥail (kiu poste same iĝis verkisto), al pensionato de K.F.Kostomarov en Sankt-Peterburgo.

la jaro 1837 iĝis grava punkto por Dostojevskij. Mortis lia patrino, mortis Puŝkin, kies verkojn li kaj lia frato plej ŝatis en infanaĝo. En la sama jaro li ekloĝis en Sankt-Peterburgo kaj studentiĝis en inĝeniera altlernejo. Unu jaron li laboris ĉe ministerio de defendo.

La literaturon li eniris en la jaro 1843 je la aĝo de 21 jaroj per traduko de Eugénie Grandet de Balzac. En 1846 aperis lia unua verko Malriĉaj homoj, kiu tuj famigis lin. Vissarion Belinskij alte taksis tiun romanon. Tamen sekva novelo Sozio renkontis nekomprenon de legantoj.

Dostojevskij 26-jara, desegno de K. Trutovskij (1847).

Post publikigo de Blankaj noktoj la verkisto estis arestita en aprilo 1849 pro ligiteco kun "Cirklo de Petraŝevskij". Kvankam Dostojevskij rezignis la akuzojn, la juĝantaro taksis lin "unu el ĉefaj krimuloj"[1].

Ekzilo

La juĝo kaj kondamno al morto por la juĝatoj estis aranĝitaj kvazaŭ enscenigo de mortpuno. Tio okazis la 22-an de decembro 1849 en la placo Semjonovskij. Lastmomente oni anoncis pardonon, ŝanĝinte la mortpunon al ekziligo al Siberio kaj punlaboroj. Unu el mortkondamnitoj, Nikolaj Grigorjev, freneziĝis. La impresojn, kiujn Dostojevskij povis senti antaŭ mortpuno, li poste transdonis per vortoj de princo Miŝkin en la romano Idioto.

Laŭvoje al la loko de punlaboroj, dum mallonga estado en Tobolsko (la 11-an — 20-an de januaro 1850), la verkisto renkontiĝis kun edzinoj de decembristoj — Ĵ.A.Muravjova, P.Je.Annenkova kaj N.D.Fonvizina. La virinoj donacis al li Evangelion, kiun la verkisto gardis dum la tuta vivo.

Sekvajn kvar jarojn Dostojevskij travivis en punlaborejo en Omsko[1]. Konserviĝis rememoroj de atestantoj de tiea vivo de la verkisto[2]. La impresojn de la vivo en la punlaborejo eblas vidi en la novelo Noticoj el la domo de morto.

En 1854 Dostojevskij estis liberigita kaj servis kiel soldato. Dum la militservo en Semipalatinsk li amikiĝis kun Ĉokan Valiĥanov, estonta fama kazaĥa vojaĝanto kaj etnografo[3]. Ankaŭ ĉi tie komenciĝis amrilatoj kun Marija Isaeva, edzino de lerneja instruisto Aleksandr Isaev, ebriulo. Post nelonge Isaev estis direktita al alia urbo. En aŭgusto 1855 Dostojevskij ricevis leteron, ke la edzo de Marija Isaeva mortis post longa malsano.

La 2-an de februaro 1855 mortis imperiestro Nikolao la 1-a. Dostojevskij verkis flatan verson, dediĉitan al lia vidvino, imperiestrino Aleksandra Teodorovna. Rezulte li iĝis suboficiro.

En februaro 1857 Dostojevskij edziĝis kun Marija Isaeva en rusa ortodoksa preĝejo en Kuzneck. Tuj poste ili ekveturis al Semipalatinsk, sed laŭvoje ĉe Dostojevskij okazis epilepsia krizo, kaj ili haltis en Barnaul por kvar tagoj.

Tempo de punlaboroj kaj militservo estis turnopunkto en la vivo de Dostojevskij. El "serĉanto de vero en la homo" li iĝis religia homo, kies sola idealo por la tuta vivo estis Jesuo Kristo.

Reveno

En 1859 oni redonis al Dostojevskij lian nobelan titolon kaj permesis publikigadon. Li publikigis en la revuo Oteĉestvennije zapiski (Patrujaj Notoj) siajn novelojn Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj kaj La sonĝo de la onklo.

En 1860 li revenis al Sankt-Peterburgo, sed kaŝita observado de li daŭris ĝis mezo de 1870-aj jaroj. De la komenco de 1861 Fjodor Dostojevskij helpis al sia frato Miĥail eldoni revuon "Vremja" (Tempo). Post ĝia fermo en 1863 la fratoj komencis eldoni revuon "Epoko". Sur paĝoj de tiuj revuoj aperis kelkaj verkoj de Dostojevskij, ekzemple: Humiligitaj kaj ofenditaj, Noticoj el la domo de morto, Vintraj notoj pri la someraj impresoj, Leteroj Elsubteraj.

Poste Dostojevskij vivis plurajn jarojn en la okcidenta Eŭropo. La lastajn jarojn li travivis en mizero, sed kiam li mortis, la rusa nacio lin entombigis kiel sian plej grandan nacianon.

Lian vivon priskribis Stefan Zweig en la verko Tri majstroj (kun Balzac kaj Dickens). Zweig ankaŭ skribis pri li en Sternstunden der Menschheit.

Religio

Lia religia konvinko bone aperas en lia interesa persona Kredo-Simbolo: "De tempo al tempo Dio pridonacas min per minutoj, dum kiuj mi estas tute trankvila. En la momentoj mi kreis por mi la kredsimbolon, en kiu ĉio estas por mi klara kaj sankta. Ĉi simbolo estas por mi tre simpla. Jen ĝi: Kredi, ke ne ekzistas io pli bela, pli profunda, dolĉa, saĝa, kuraĝa kaj perfekta ol Kristo; kredi kaj kun amo de enviulo ripetadi al mi mem, ke io pli bela ol Kristo ne nur ne ekzistas, sed eĉ ekzisti ne povas. Krom tio, se eĉ iu ajn pruvus al mi, ke Kristo troviĝas ekster la vero, kaj efektive la vero ekzistus ekster Kristo, tiam mi tamen preferus resti kun Kristo, ol kun tia vero." [El: "Adoru - Ekumena diserva libro", Eldonejo Ponto 2001, p. 1378.]

Verkoj

  • Malriĉaj homoj (Бедные люди) (1845)
  • Sozio (Двойник) (1846)
  • Mastrino (Хозяйка) (1847)
  • Blankaj noktoj (Белые ночи) (1848)
  • Netoĉka Nezvanova (Неточка Незванова) (1849)
  • La sonĝo de la onklo (Дядюшкин сон) (1859)
  • Komunumo Stepanĉikovo kaj ĝiaj geloĝantoj (Село Степанчиково и его обитатели) (1859)
  • Humiligitaj kaj ofenditaj (Униженные и оскорбленные) (1861)
  • Noticoj el la domo de morto (Записки из мёртвого дома) (1861-1862)
  • Vintraj notoj pri la someraj impresoj () (1863)
  • Leteroj Elsubteraj (Записки из подполья) (1864)
  • Krimo kaj Puno (Преступление и наказание) (1866)
  • Ludisto (Игрок) (1867)
  • Idioto (Идиот) (1868)
  • Eterna edzo (Вечный муж) (1870)
  • La demonoj / Bjesoj (Бесы) (1871)
  • La Taglibro de l' verkisto (1880-1881)
  • Plekreskiĝulo (Подросток) (1875)
  • Fratoj Karamazov (Братья Карамазовы) (1879-1880)

En siaj verkoj li kondamnis revoluciulojn, kio vekis malamon de Stalino. Tial dum ties regado la verkoj de Dostojevskij ne estis publikigataj en Rusujo, lia nomo eĉ estis eliminata el listo de rusaj verkistoj, kvazaŭ li neniam ekzistus.

La romanoj Krimo kaj Puno kaj Fratoj Karamazov ofte estas konsiderataj de multaj kritikistoj kiel la plej grandaj literaturaj verkoj de ĉiuj epokoj (Zweig, Šalda k.a.).

En Esperanto aperis

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 11 ноября (ruse). День в истории. РИА Новости (2008-11-11). Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.
  2. Семь лет каторги / Отрывки и излож. В. Храневича (ruse)
  3. Литературно-мемориальный дом-музей Ф. М. Достоевского. SemeyNet — Семипалатинск. Arkivita el la originalo je 2012-06-25. Alirita 2012-05-08.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj