Fjodor Postnikov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fjodor Postnikov
Persona informo
Aliaj nomoj F. A. Post
Naskiĝo 1-an de januaro 1872 (1872-01-01)
Morto 1-an de januaro 1952 (1952-01-01) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco UsonoRusia Imperio
Familio
Frat(in)o Aleksandr Postnikov
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 4307
vdr
UK 1948. De maldekstre: Margrethe Noll, Paul Nylén kaj Fjodor Postnikov

Fjodor Aleksejeviĉ POSTNIKOV (ps. F. A. Post, naskiĝis la 29-an de februaro 1872 en Kaŭno, mortis en 1952), ruso, poste usonano, estis kozaka oficiro, poste milita inĝeniero en Rusio ĝis 1905, inĝeniero kaj termezuristo en Usono. Li oficis kiel prezidanto de la unua oficiala Esperanto-Asocio Espero de la urbo Petrograd, 1897-1899, estis prezidanto de Vladivostoka Esperanto-Grupo, 1902-1905, konstruisto de balonoj por la floto, la unua el kiuj nomiĝis „Espero“ dum la rusa-japana milito. Akcelanto de Esperanto en Japanio, instruinte Esperanton al Hasegawa Tatsunosuke, plumnome Futabatei Shimei, kiam tiu ĉi restadis en Vladivostoko, kaj instigis lin eldoni esperantan lernolibron en Japanio.

Restado en Usono[redakti | redakti fonton]

Organizanto de la unua Esperanta rondo en Kalifornio, Berkeley, 1907, prezidanto de la tiea grupo kaj ĝia kursgvidanto dum multaj jaroj. Multaj artikoloj en la unuaj Esperanto-revuoj „La Esperantisto“, Lingvo Internacia (revuo) ktp., eldonisto de „Pacifika Espero“, 1915, 1925-1928. Membro de Amerika Esperanto-Akademio en la 1940-aj jaroj. Mortis en 1952 en Little Rock, st. Arkanzas en Usono.

Fjodor Postnikov estis frato de la fama rusa esperantisto Aleksandr Postnikov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĥaborovsk

Ĵetfluo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fjodor Postnikov, Bernard Golden, La Ondo de Esperanto, 1996

La historij paĝoj de la Esperanto-movado en la Fora Oriento, Aleksandr B. Titajev, REGo, Sept. 2001