Flóris Ferenc Rómer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flóris Ferenc Rómer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aprilo 1815 (1815-04-12)
en Bratislavo
Morto 18-an de marto 1889 (1889-03-18) (73-jaraĝa)
en Oradea
Tombo Olosig cemetery
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo arkeologohistoriisto • universitata instruisto • pentristo
vdr

RÓMER Flóris Ferenc (ro:mer) estis hungara monaĥo, kanoniko, arkeologo, arthistoriisto, universitata profesoro, membro de MTA (korespondanta en 1860, ordinara en 1871) naskita en Pozsony la 12-an de aprilo 1815 kaj mortinta en Nagyvárad la 18-an de marto de 1889.

Memortabulo pri Flóris Ferenc Rómer en Kőszeg

Biografio[redakti | redakti fonton]

Flóris Ferenc Rómer paŝis la ordenon Benedikto en 1830 kaj li doktoriĝis pri filologio. Li instruis de 1839 en Győr, de 1845 en Pozsony. Dum la hungara revolucio de 1848 li ricevis la rangon de kapitano kaj post la falo de liberecbatalo oni kondamnis lin al 8 jara malliberejo. Li liberiĝis en 1854 kaj li denove instruis. En 1861 li translokiĝis al Pest, li elpaŝis el ordeno de benediktanoj, unue laboris ĉe la MTA kiel manuskriptkonservisto, de 1862 li estis gimnaziestro, en 1868 instruisto pri arkeologio en la universitato. De 1869 li estis la konservisto de antikvaĵtenejo de Magyar Nemzeti Múzeum. En 1877 oni nomumis lin kanoniko de Nagyvárad. Inter 1861 – 68 li redaktis kune kun Károly Ráth la revuon Győri Történeti és Régészeti Füzetek, inter 1868 – 72 la Archaeológiai Értesítő, inter 1864 – 73 Archaeológiai Közlemények. Estis lia merito la organizado de kongreso 8-a de praarkeologoj kaj antropologoj en 1876 en Bp.. Li estis fondintano de la Magyar Történelmi Társulat.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Pozsony régészeti műemlékei (Pozsony, 1856);
  • A Bakony (Győr, 1860);
  • Műrégészeti kalauz különös tekintettel Magyarországra (Pest, 1866);
  • Díszlapok a római könyvtárban őrzött négy Corvin-Codexből (Pest, 1871);
  • A Magyar Nemzeti Múzeum római feliratos emlékei (Bp., 1873);
  • A régi Pest (Bp., 1873);
  • Régi falképek Magyarországon (Bp., 1874);
  • Résultats généreaŭ du mouvement archéologique en Hongrie (Bp., 1878).

Fontoj[redakti | redakti fonton]