Flüelapasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flüela-Pasejo)
Flüelapasejo
Fluelapasejkulmino
montpasejo
Alteco 2383 m
Geografia situo CH1903: 791651 / 180710 (mapo)46.759.9472222222222Koordinatoj: 46° 45′ N, 9° 57′ O; CH1903: 791651 / 180710 (mapo)
Flüelapasejo (Grizono)
Flüelapasejo (Grizono)
DEC
Flüelapasejo
Flüelapasejo
Situo de Flüelapasejo
Flüelapasejo (Svislando)
Flüelapasejo (Svislando)
DEC
Flüelapasejo
Flüelapasejo
Situo de Flüelapasejo
Map
Flüelapasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter LandwasserRejno - InnDanubo
Ligas Davos - Susch
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Flüelapasejo estas montpasejo en la Alpoj en Kantono Grizono. Ĝi estas akvodislimo inter la Nigra Maro.

Priskribo de la vojo de nordoriento al sudokcidento[redakti | redakti fonton]

La pasejvojo komenciĝas en Davos je alteco de 1560 m s.m.. La vojo sekvas la rivereton Flüelabach, kiu en Davos alfluas al Landwasser. La vojo nun grimpas 26 kilometrojn al la pasejkulmino, kiu situas sur alteco de 2383 m s.m. inter la montoj Schwarzhorn (3146 m s.m.) kaj Weisshorn (3085 m s.m.). Sur la pasejkulmino ekzistas okcidente de la vojo la Skota lageto (germane Schottensee kaj romanĉe Lai Scotta), el kiu fontas la rivereto Flüela, kaj oriente de la strato la Nigra lago (germane Schwarzsee kaj romanĉe Lai Nair), kiu estas la fonto de la rivero Susasca, alfluanto de Inn. La vojo nun malsuprengrimpas dum 26 kilometroj laŭ la rivero Susasca ĝis ĝia finpunkto en Susch en Engadino sur alteco de 1426 m s.m..

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Poŝtkaleŝo sur la Flüelapasejo

Ek de la malfermo de la Vereina-tunelo en la jaro 1999 la pasejvojo vintre ne plu estas malfermita. Somere tra la pasejo funkcias poŝtaŭtolinio kaj inter Davos kaj la pasejkulmina gastejo cirkulas linia poŝtkaleŝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Flüelapasejo datiĝas el la jaro 1513 kiel Fluela. Ĉar la pasejo ne transiras rekte la Alpojn, sed nur ligas la Rejnvalon kun Engadino, ĝi neniam atingis la historian signifon de la gravaj pasejoj, kiuj ligis nordon kun sudo kiel la konektoj Juliopasejo-Malojopasejo kaj Lukomagnopasejo. En la 14-a jarcento la nove enmigrintaj alemanlingvaj valzoj setlis en la regiono de Flüela. La veturebla pasejvojo estis malfermita en la jaro 1967. Sur la Flüelapasejvojo ekzistas granda lavangodanĝero. Tial post la malfermo de la Vereinatunelo en 1999 estis decidite ne plu malfermi la vojon vintre. Ek de 2004 la asocio Pro Flüela zorgas, ke la pasejo vintre povas denove esti uzata. La aŭtomobilentrepreno BMW utiligas la pasejvojon ek de la vintro 2004 kiel testvojon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]