Flaŭra regno
Flaŭra regno ( aŭ fitoĥorio aŭ plantara regno ), en fitogeografio, estas geografia areo kun relative unuforma konsisto de plantaj specioj. Najbaraj flaŭraj regnoj kutime ne havas tranĉan limon, sed ekzistas transira areo en kiu multaj specioj de ambaŭ unuoj parte interkovriĝas. La zono de interkovriĝo estas nomata vegetaĵar-streĉiĝa zono.
[redakti] Klarigo
Pluraj sistemoj de klasifiko de geografiaj areoj kie plantoj vegetas, estis ellaboritaj. Plejmulto el la sistemoj estas hierarkie organizitaj, kun la plej grandaj unuoj subdividitaj en pli malgrandajn geografiajn areojn, kiuj ampleksas pli malgrandajn plantarajn komunumojn, kaj tiel plu. Flaŭraj regnoj estas difinitaj kiel areoj kiuj entenas grandan nombron de endemiaj taksonoj. Plantaraj regnoj estas karakterizitaj de alta grado de familia endemiismo, flaŭraj regionoj de alta grado de genra endemiismo, kaj flaŭraj provincoj de alta grado de specia endemiismo.
Sistemoj de flaŭraj regnoj havas kaj signifajn similecojn kaj signifajn diferencojn kun zoogeografiaj provincoj, kiuj baziĝas sur la konsisto de mamulaj familioj kaj kun biogeografiaj regnoj aŭ ekozonoj, kiuj konsideras kaj plantajn kaj bestajn speciojn.
La termino fitoĥorio estas speciale ligita al klasifikoj laŭ la metodologio de Josias Braun-Blanquet, kiu baziĝas sur la ĉeesto aŭ la malĉeesto de apartaj specioj[1].
Taksonomiaj datumbazoj emas esti organizataj tiele ke ili aproksimas flaŭrajn provincojn, sed kiuj oni adaptas al landlimoj.
[redakti] Flaŭraj regnoj
La botanikisto Ronald Good [2] identigis ses flaŭrajn regnojn, la plej grandajn naturajn unuojn kiuj li determinis por angiospermoj. Tiuj regnoj estas subdividitaj en pli malgrandajn areojn, kiuj oni nomas provincoj. La paleotropika regno estas subdividita en tri subregnojn, kiuj ĉiuj estas partigitaj en flaŭrajn provincojn. Ĉiu el la kvin aliaj regnoj estas senpere subdividitaj en provincojn. Estas totalo de tridek sep flaŭraj regionoj. Preskaŭ ĉiuj regionoj estas plie subdividitaj en flaŭrajn provincojn.
Armen Takhtajan [3], en larĝe uzata tipologio kiu baziĝas sur la laboro de Good, identigis tridek kvin flaŭrajn regionojn, ĉiu el kiuj estas subdividitaj en flaŭrajn provincojn, de kiuj oni havas totalon de 152.
- Holarktis aŭ Holarkta Regno – kompleta ne-tropika norda duonglobo : apiacoj, betulacoj, fagacoj, ranunkulacoj, rozacoj; acero, karekso, pino.
- Palaeotropis aŭ Paleotropika Regno – Tropikoj de la Malnova Mondo : Afriko sude de Saharo ( sen la plej suda pinto ), Hindujo, ( Oceanio ). Didiereaceae, Dipterocarpaceae, Nepenthaceae, Pandanaceae; Aloe, Nypa.
- Neotropis aŭ Neotropika Regno – Tropikoj de la Nova Mondo : Sudameriko ( sen la plej suda pinto ) kaj Centrameriko. Bromeliaceae, Cactaceae, Cannaceae, Cyclanthaceae, Malpighiaceae; Agave, Anthurium, Fuchsia, Passiflora.
- Australis aŭ Aŭstralia Regno – Aŭstralio, Brunoniaceae, Casuarinaceae, Epacridaceae, Goodeniaceae, Myopraceae, Stylidiaceae, Xanthorrhoeaceae; Acacia, Banksia, Eucalyptus.
- Antarktis aŭ Antarkta Regno – Antarkto, subantarktaj insuloj kiel ekzemple Kerguelen, suda pinto de Sudameriko, sudokcidento de Nov-Zelando. Acaena, Azorella, Nothofagus.
- Capensis aŭ Kablanda Regno – entenas Kablandon en Sudokcidenta Afriko. Malĉeesto de arekacoj !, Aizoaceae, Bruniaceae; Erica, Freesia, Pelargonium, Protea
Oni kelkfoje konsideras sepan flaŭran regnon : la Oceanian Regnon, kiu ampleksas oceanajn insulojn kiuj estas malproksimaj de kontinentoj, precipe en Pacifika Oceano. Laŭ multaj aŭtoroj tiu ĉi flaŭra regno apartenas al Palaeotropis.
[redakti] Flaŭraj provincoj laŭ Takhtajan
[redakti] Holarkta Regno
[redakti] I. Ĉirkaŭboreala Regiono
- 1 Arkta Plantaro
- 2 Atlantika Eŭropo
- 3 Centra Eŭropo
- 4 Ilirio
- 5 Ponto Eŭksino
- 6 Kaŭkazio
- 7 Orienta Eŭropo
- 8 Norda Eŭropo
- 9 Okcidenta Siberio
- 10 Altajo-Sayan
- 11 Centra Siberio
- 12 Transbajkalo
- 13 Nordokcidenta Siberio
- 14 Oĥotsko-Kamĉatko
- 15 Kanado inkl. Grandaj Lagoj
[redakti] II. Orientazia Regiono
- 16 Manĉurio
- 17 Saĥalino-Hokajdo
- 18 Japanujo-Koreo
- 19 Ogasaŭaroj-Kazanretoj
- 20 Rjukju-insularo
- 21 Tajvano
- 22 Norda Ĉinujo
- 23 Centra Ĉinujo
- 24 Sudorienta Ĉinujo
- 25 Sikang-Yuennan
- 26 Norda Birmo
- 27 Orienta Himalajo
- 28 Meghalajo-Manipuro
[redakti] III. Atlantik-nordamerika Regiono
- 29 Apalaĉujo ( arbarizitaj areoj etendiĝante oriente por inkluzivi Piedmont kaj okcidente ĝis la komenco de la prerio )
- 30 Ebenaĵoj de Atlantiko kaj Golfo.
- 31 Nordamerikaj prerioj
[redakti] IV. Rok-montara Regiono
- 32 Vankuvero
- 33 Roka Montaro
[redakti] V. Makaronezia Regiono
- 34 Acoroj
- 35 Madejro
- 36 Kanarioj
- 37 Kabo-Verdo
[redakti] VI. Mediteranea Regiono
- 38 Suda Maroko
- 39 Sudokcident-mediteranea provinco
- 40 Sud-mediteranea provinco
- 41 Iberia provinco
- 42 Balearoj
- 43 Ligur-Tirena provinco
- 44 Adriatika provinco
- 45 Orient-mediteranea provinco
- 46 Krimea submediteranea arbarmasivo
[redakti] VII. Sahara-Araba Regiono
[redakti] VIII. Irana-Turania Regiono
- 49 Mezopotamio
- 50 Centra Anatolio
- 51 Armenio-Irano
- 52 Hirkanio
- 53 Aralo-Kaspio
- 54 Turkestano
- 55 Norda Baluĉistano
- 56 Okcidenta Himalajo
- 57 Centra Tianŝan
- 58 Ĝungarujo-Tianŝan
- 59 Mongolujo
- 60 Tibeto
[redakti] IX. Madrea Regiono
- 61 Granda Baseno
- 62 Kalifornia plantara provinco
- 63 Sonora-dezerto
- 64 Madreaj pinaroj-kverkaroj
[redakti] Paleotropika Regno
[redakti] X. Gvineo-Konga Regiono
- 65 Supra-Gvineaj arbaroj
- 66 Niĝerio-Kameruno
- 67 Kongo
[redakti] XI. Usambaro-Zululanda Regiono
[redakti] XII. Sudano-Zambezia Regiono
- 70 Zambezio
- 71 Sahelo
- 72 Sudano
- 73 Somalio-Etiopujo
- 74 Sud-Arabujo
- 75 Sokotraj kserofitaroj
- 76 Omano
- 77 Suda Irano
- 78 Sindujo
[redakti] XIII. Karuo-Namibia Regiono
- 79 Namibio
- 80 Namalando
- 81 Okcidenta Kablando
- 82 Karuo
[redakti] XIV. Regiono de Sankta Heleno kaj Ĉielira Insulo
[redakti] XV. Madagaskara Regiono
- 88 Maskarenoj
- 89 Sejŝeloj
[redakti] XVI. Hinda Regiono
[redakti] XVII. Hindoĉina Regiono
- 98 Tajujo
[redakti] XVIII. Malesia Regiono
- 102 Malaja duoninsulo
- 103 Borneo
- 104 Filipinaj humidaj arbaroj
- 105 Sumatra
- 107 Sulaveso
- 110 Bismarkoj
[redakti] XIX. Fiĝia Regiono
- 111 Vanuatuaj pluvarbaroj
- 112 Fiĝio
[redakti] XX. Polinezia Regiono
- 113 Mikronezio
- 114 Polinezio
[redakti] XXI. Havaja Regiono
- 115 Havajo
[redakti] XXII. Nov-Kaledonia Regiono
- 116 Nov-Kaledonio
[redakti] Neotropika Regno
[redakti] XXIII. Kariba Regiono
- 117 Centrameriko
[redakti] XXIV. Altaĵ-gujana Regiono
- 120 Gujano
[redakti] XXV. Amazonia Regiono
[redakti] XXVI. Brazila Regiono
[redakti] XXVII. Regiono de Andoj
- 128 Nordaj Andoj
- 129 Centraj Andoj
[redakti] Kablanda Regno
[redakti] XXVIII. Kablanda Regiono
- 130 Kablanda plantara provinco
[redakti] Aŭstralia Regno
[redakti] XXIX. Nordorient-Aŭstralia Regiono
- 131 Norda Aŭstralio
- 132 Kvinslando
- 133 Sudorienta Australio
- 134 Tasmanio
[redakti] XXX. Sudokcident-Aŭstralia Regiono
[redakti] XXXI. Central-Aŭstralia Regiono
[redakti] Antarkta Regno
[redakti] XXXII. Fernandezia Regiono
[redakti] XXXIII. Ĉilia-Patagonia Regiono
[redakti] XXXIV. Regiono de la Sudaj Subantarktaj Insuloj
- 144 Kerguelen
[redakti] XXXV. Nov-Zelanda Regiono
- 152 Nov-Zelandaj subantarktaj insuloj
[redakti] Referencoj
- ↑ glossary from Edited by A. Barrie Low and A. (Tony) G. Rebelo from contributions by George J. Bredenkamp, J. Ed Granger, M. Timm Hoffman, Roy A. Lubke, Bruce Mckenzie, A. (Tony) Rebelo, & Noel van Rooyen (February 1998). Vegetation of South Africa, Lesotho and Swaziland: A companion to the Vegetation Map of South Africa, Lesotho and Swaziland. Department of Environmental Affairs and Tourism, Pretoria.
- ↑ Good, Ronald 1947
- ↑ Takhtajan, Armen 1986