Fla-feraaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fla-feraaj lingvoj
Phla-Pherá / Xwla-Xwela
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: verdas la regionoj de la fla-feraaj lingvoj
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]:

verdas la regionoj de la fla-feraaj lingvoj

lingva familio
Gbea lingvaro
Parolata en precipe Benino, iom en Niĝerio kaj Togolando
Denaskaj parolantoj proksimume 600 000 ĝis 700 000
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantika-konga lingvaro
Volta-niĝera lingvaro
Kvaa lingvaro
okcidenta
Gbea lingvaro
Fla-feraaj lingvoj
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 hwl
  SIL HWL
Angla nomo Phla–Pherá
Franca nomo langues phla-pherá
vdr

La fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá) estas lingva subgrupo el la gbea lingvaro. La lingvoj estas parolataj en pluraj disaj regionoj ĉefe de Benino, sed iom ankaŭ en la sudo de Niĝerio kaj Togolando. La lingvisto H. B. Capo dum la jaro 1988 proponis grupigi proksimume dek similajn dialektojn de la gbea lingvaro, nomi tiun dialektaron la fla-feraaj lingvoj kaj juĝi al ili la statuson de unu el la kvin branĉoj de la gbea lingvaro. Ĉar la lingvogrupo estas heterogena kaj malmulte esplorita, iom malfacilas precizigi la nombron de parolantojn, sed laŭ taksoj temas pri inter 600 000 kaj 700 000 homoj. La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la fla-feraaj lingvoj al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la evea (Ewe), fonua (Fon), gena (Gen) kaj aĝa (Aja ) lingvoj.

La fla-feraaj lingvoj apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

La vorto Phla-Pherá estas kunmeto de la nomoj de du ĉefaj dialektoj de la lingvogrupo. Ekzistas multaj literumaj variaĵoj de ambaŭ nomoj. Phla, pononcite [χʷlà], antaŭe literumiĝis ankaŭ Pla, Kpla, Xwla, Hwla kajFla. Pherá, prononcite [χʷèlá][χʷèrá], antaŭe literumiĝis ankaŭ Peda, Fida, Péda kajHouéda. Pro simpleco, uzindas la literumo Phla-Pherá de la esploristo Capo, respektive ĝia esperantigo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Capo 1988 kaj 1991)