Flago de Ĉado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Ĉado.svg

La nacia flago de Ĉado estas vertikala trikoloro konsistanta el blua, flava kaj ruĝa strioj. Blua estis anstataŭita de verda por eviti konfuzon kun najbaraj ŝtatoj. La baza dizajno estas la sama kiel tiu de la flago de Rumanio, la flago de Andoro, la flago de Moldavio, kaj flago de Queen's University en Kingstono, Ontario, Kanado.

Blua simbolas, oficiale, la ĉielon, esperon, kaj akvon; flava la sunon kaj la dezerto en la nordo de la lando; ruĝa progreson, unuecon, kaj oferon. Ruĝa ankaŭ memorigas la sangon forverŝita por sendependeco.