Flago de Ĉednestrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Flago de Ĉednestrio estas versio de la antaŭa flago de la Moldava Soveta Socialisma Respubliko. La nuna formo estas adoptita per leĝo en 2000 koncerne ŝtatajn simbolojn.

La flago de Moldavio SSR funkciis kiel la flago de la respubliko ĝis la kolapso de Sovetunio en 1991. Kiam Moldavio iĝis sendependa, daŭre kelkaj lokoj en Ĉednestrio rifuzis hisi la novan moldovan flagon kaj estis hisita la flago de Sovetunio. Daŭra uzo de la flago de la antaŭa Moldava SSR estis populara kaj ĝi estis oficiale reenkondukita kiel flago de Ĉednestrio en 2000.

Por registara uzado, nur la ŝtatflago estas valida. Sed ĉednestria leĝo permesas la uzon de simpligita versio de la flago por neŝtata uzo (t.e., persona kaj komerca uzo), sen rikoltilo kaj martelo kaj ruĝa stelo.