Flago de Aŭstrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Aŭstrio
Flago de Aŭstrio
Flago de Aŭstrio
nacia flago
Lando  Aŭstrio
Uzo 100100
Proporcio 2:3
Priskribo Tri samaltaj horizontalaj strioj ruĝa, blanka kaj ruĝa
Oficialigo 1230
vdr
la ŝtata flago de Aŭstrio kun la nacia blazono. Proporcio: 2:3

La flago de Aŭstrio konsistas el tri horizontalaj zonoj – ruĝa, blanka kaj ruĝa.

Kune kun la flago de Danio, oni opinias ĝin la plej malnova nacia flago.

Laŭ legendo, la flagon elektis Leopoldo la 5-a de Aŭstrio (11571194) post batalo de Akko (1191). Preskaŭ lia tuta tuniko estis sangomakulita – nur parto kovrita per rimeno estis blanka. Oni decidis, ke ĝi estu nova nacia flago.

Fakte, la flagon kreis Frederiko la 2-a de Aŭstrio (12101246), la lasta duko de la dinastio Babenbergoj. Li volis havi pli grandan sendependecon de Imperiestro. Finfine, li kreis novan blazonon: ruĝan kun horizontala, arĝenta zono. La plej malnova informo pri aŭstria flago estas en sigelo en monakejo de Lilienfeld kun dato – 30-a de novembro 1230.