Flago de Alando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:59, 29 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Neoficiala flago de Alando (1921-1954)

La flago de Alando konsistas el blua fono kun surmetita duobla skandinava kruco en orflavo kaj ruĝo. Ĝi estas kunmetaĵo de la flago de Svedio kaj la antikva flago de Finnlando.

La teritorio de Alandaj insuloj estis antikva provinco de Svedio ĝis 1809 kiam estis aneksita al Finnlando sub regado de Rusa Imperio. Post la sendependeco de Finnlando en 1917, la loĝantoj profitis la okazon por realiĝi al Svedio, tamen, tiu ideo estis malakceptita de la Ligo de Nacioj kiu donis la teritorion al la finnoj, sed sub pli alta memregado, en 1921.

En tiu epoko naskiĝis la ideo pri flago kiu reprezentus la denaskajn loĝantojn de Alando. En 1922 estiĝis la neoficiala dukoloro kun tri horizontalaj strioj, kun la flavo centre kaj en la cetero blue, bazitaj sur la flago de Svedio kaj la provinca blazono.

En la 1950-aj jaroj, estis proponita la oficialigo de flago, pro kio estis organizita konkurso. La plej ŝatataj simboloj estis la skandinava kruco kaj la koloroj de la antaŭa flago. La unua propono elektita (blua kampo kaj duobla skandinava kruco en flava kaj blua en la centro) okazigis la registaran malakcepton pro ĝia ekstrema simileco al la sveda flago.

Fine, la elektita flago estis el skandinava kruco el flava kaj ruĝa koloroj (koloroj de la finna blazono) sur blua kampo kiel tiu de Svedio, harmonie miksante ambaŭ landojn kiel unuiga simbolo. Ĉi tiu flago estis unuafoje hisita la 3-an de aprilo 1954 en la urbo Mariehamn.