Flago de Bermudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
1:2

La Flago de Bermudo estis adoptita la 4-an de oktobro 1910. Ĝi pravas brita ruĝa komercflago kun laUnion Jack en la supra maldekstra flanka angulo, kaj la blazono de Bermudo en la malsupro.

La flago estas nekutima por brita kolonio ĉar ĝi estas brita komercflago, ruĝa kaj ne blua flago, kiel tiu tradicia por uzo de registaroj. Tamen britaj komercflagoj estis uzitaj kaj de Kanado (antaŭ 1965) kaj la Unio de Sud-Afriko kiel iliaj flagoj. La guberniestro de Bermudo uzas la Union Jack kun la blazono, dizajno tradicia por guberniestroj de la britaj transoceanaj teritorioj. Por la Ŝtatflago, blua flago estas uzita, kio estas ofta por la britaj teritorioj.