Flago de Brunejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nacia flago de Brunejo estis adoptita la 29-an de septembro 1959 kiam la lando estis brita protektorato, kaj estis retenita kiam la lando akiris plenan sendependecon la 1-an de januaro 1984, kiel Brunei Darussalam (Ŝtato de Brunei, Loĝejo de Paco). La flago havas la blazonŝildon de Brunejo en la centro, sur flava kampo. La kampo estas transirita de nigraj kaj blankaj diagonalaj strioj, kvankam ili estas oficiale nomitaj paralelogramoj.

La ŝildo: duonluno (simbolante Islamon) interligita kun sunombrelo (simbolanta monarkion), kaj du gantoj sur ambaŭ flankoj. Sub la duonluno estas rubando. En la duonluno kaj rubando estas arablingvaj surskriboj tradukataj kiel "Ŝtato Brunejo, Loĝejo de paco" kaj la landa devizo, "Ĉiam en servo sub konsilado de Dio"

En Sudorienta Azio, flava estas tradicie la koloro de reĝeco, kaj la reĝaj normoj de Malajzio kaj Tajlando. Nigra kaj blankaj strioj reprezentas la ŝtatministrojn de Brunejo, kaj flava reprezentas la Sultanon. La nacia emblemo estis metita en la centro en 1959. Simila versio de tiu flago, sen la ŝildo, estis unue uzitaj en 1906.