Flago de Butano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flago de Butano
Flago de Butano
Flago de Butano
nacia flago
Lando  Butano
Uzo 111000
Proporcio 2:3
Oficialigo 1969
vdr

La nacia flago de Butano estas unu el la naciaj simboloj de la Himalaja Reĝlando Butano. La flago estas bazita sur la tradicio de la drukpa gento de tibeta budhismo kaj havas la simbolon Druk, la tondro-drako de la butana mitologio. La unua nacia flago estis lanĉita en 1949 kaj uzita nur por la subskribo de la Hind-Butana Traktato. Tiu flago estis dukolora, kun kampoj flava kaj ruĝa, kun verda bildo de Druk en la centro. Dua versio de la nacia flago estis prezentita en 1956. La flago de 1956 estis bazita sur fotoj de la flago de 1949, kie Druk estas ŝanĝita de verda al blanka koloro[1][2][3][4][5][6][7][8][9].

Vidu antaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. National Symbols. Department of Information Technology (2008). Alirita 2010-09-25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-05-10. Alirita 2015-12-04.
  2. Gyeltshen, Tshering. First national flag designed in 1949. Kuensel Online. Kuensel Corporation (2002). Alirita 2010-10-10.
  3. I.O. Evans. (1963) The Observer's Book of Flags.
  4. Gordon Campbell and I.O. Evans. (1965) The Book of Flags.
  5. E. M. C. Barraclough. (1965) Flags of the World.
  6. Karl-Heinz Hesmer. (1975) Flaggen Wappen Daten.
  7. Ura, Karma. (1995) The Hero With a Thousand Eyes. Karma Ura, p. 232. ISBN 9788175250017.
  8. Costantino, Maria. (2001) The Illustrated Flag Handbook. Gramercy Books, p. 46. ISBN 9780517218105.
  9. Warikoo, K.. (2008) Himalayan Frontiers of India: Historical, Geo-Political and Strategic Perspectives. Londono: eldonejo Routledge, p. 142. ISBN 978-0-415-46839-8.