Flago de Egiptio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
FIAV 110110.svg

La nacia flago de Egiptio (arabe: علم مصر) estas trikoloro konsistanta el la tri samlarĝaj horizontalaj strioj el ruĝa, blanka, kaj nigra koloroj de la tut-arabismo. Ĝi venas de la Egipta Revolucio de 1952. La flago portas la nacian emblemon de Egiptio, kun la Aglo de Saladino centrita en la blanka bendo. La nuna formo de la flago estis adoptita la 4-an de oktobro 1984.

La uzo de Egiptio de la koloroj de tutarabismo ankaŭ inspiris sian adopton de kelkaj aliaj arabaj ŝtatoj. La sama horizontala trikoloro estas uzita de Irako, Sirio, kaj Jemeno (kaj antaŭe Libio), la nura diferenco inter ĉi tiuj flagoj estas la ĉeesto (aŭ foresto) de distingiloj de naciaj emblemoj en la blanka bendo.