Flago de la Filipinoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Filipinoj)

La flago de la Filipinoj (tagaloge Pambansang Watawat ng Pilipinas) estas horizontala dukolora flago kun egalaj strioj de reĝblua kaj skarlata ruĝo, kaj kun blanka egalflanka triangulo ĉe la hisparto. En la centro de la triangulo estas orflava suno kun ok sunradioj, ĉiu enhavante tri unuopajn radiojn kaj ĉe ĉiu vertico de la triangulo estas kvin-pinta orflava stelo. Tiu flago estas unika en tio ke ĝi povas indiki militan staton dependanta de la maniero en kiu ĝi estas prezentita; okaze de milito la strioj estas renversitaj kaj la ruĝa strio aperas supre.[1]

Oficialaj fontoj deklaras ke la blanka triangulo signifas egalecon. La blua kampo por paco, vero, kaj justeco; kaj la ruĝa kampo por patriotismo kaj braveco. La ok sunradioj reprezentas la ok provincojn kiuj deklaris militan staton tuj kiam la unua ribelo estis iniciatita en la revolucio de 1896 por la sendependeco disde Hispanio, kaj metita sub militjuro fare de la kolonia registaro: Manilo, Kavito, Bulakano, Pampango, Nova Ekijo, Tarlac, Laguno (provinco), kaj Batangas. La tri steloj reprezentas la tri gravajn geografiajn dividaĵojn de la lando: Luzono, Bisajoj, kaj Mindanao.

La moderna dizajno el la filipina flago estis farita de ĝenerala direktoro Emilio Aguinaldo dum lia ekzilo en Honkongo en 1897. La unua flago estis kudrita de Marcela Marino de Agoncillo kun la helpo de sia filino Delfina Herbosa de Natividad (nevino de la gvidanto José Rizal). Ĝi estis elmontrita en batalo la 28-an de majo 1898.

Rilato al la usona flago[redakti | redakti fonton]

Sur la filipina flago aperas nek strioj alterne ruĝaj kaj blankaj, nek blankaj steloj sur blua fono, tamen sur ĝi aperas la koloroj blanka, ruĝa kaj blua, videblaj ankaŭ sur la usona flago. Menciidas, ke okaze de la Deklaro pri Sendependiĝo de Filipinoj, proklamita la 12-an de junio de 1898, sur la fina parto de la teksto aperas jeno: “... kaj la koloroj blua, ruĝa kaj blanka festas la flagon de Usono kiel elmontro de nia profunda dankemo al ĉi tiu Granda Nacio pro ties ne-interesita protekto, kiun ĝi havigas kaj daŭre havigos al ni.” Do, kvankam verdire la koloroj de la filipina flago estis uzitaj antaŭ la interveno de Usono en la liberiga milito de Filipinoj favore ties sendependiĝon, okaze de la solena ceremonio, tio estas la subskribo de akto por proklami la naskiĝon de la insularo Filipinoj kiel ŝtato, oni agnoskis, ke tiuj koloroj ankaŭ montris la dankemon de tiu lando al Usono.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Veksilologia kuriozaĵo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 27.
  2. José M. Rodríguez, "La Usona Flago, influita kaj influanta simbolo", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 10.