Flago de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Flago de Franca Gviano)
la flago de Francio

La flago de Francio estas la nacia emblemo de Francio, laŭ la dua artikolo de la franca konstitucio de 1958. Ĝi ofte estas nomata drapeau tricolore (aŭ tricolore), kiu signifas “trikolora flago”: ĝi ja havas tri vertikalajn bendojn bluan, blankan kaj ruĝan. Ĝiaj proporcioj estas 2:3, kaj la bendoj estas samlarĝaj.

La blanko estis la koloro de la monarkio, kaj la bluo kaj ruĝo tiuj de Parizo. La flago estis adoptita la 15-an de februaro 1794.

Dum longa tempo, la tri bendoj ne estis samlarĝaj (la proporcioj estis 30:33:37), kaj la masto estis ĉu ĉe la blua flanko, ĉu ĉe la ruĝa. Napoléon Bonaparte decidis, ke la tri bendoj estu samlarĝaj, kaj ke la masto estu ĉe la blua flanko.

La francaj ŝipoj – militaj kaj civilaj – plu uzas la antaŭan flagon, kun malsamlarĝaj bendoj.

La flagoj de Francio kaj Eŭropa Unio, ĉe la franca ambasadejo de Londono

La franca Prezidento Emmanuel Macron decidis ŝanĝi la bluan koloron de la flago de Francio, omaĝe al la franca revolucio. La konsilisto Arnaud Jolens proponis al la prezidento ŝanĝi la bluan koloron de la flago staranta malantaŭ la prezidento okaze de oficialaj deklaroj kaj diskursoj. Iom post iom, oni ŝanĝis ĉiujn flagojn flirtantajn ĉe la Prezidenta Palaco. Laŭ oficiala komuniko de la Prezidento, temas pri la blua koloro uzita dum la Franca Revolucio, ĝi ankaŭ estas la koloro de la francaj flagoj dum la unua kaj dua mondmilitoj. En la jaro 1976, la Prezidento Valéry Giscard d’Estaing decidis uzi pli helan kaj brilan koloron bluan, simila al la eŭropunia flago.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Francio ŝanĝis la bluan koloron en sia flago", VENTO, numero 10, Decembro 2021. p. 18.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]