Flago de Gabono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
3:4

La nacia flago de Gabono estis adoptita en 1960. La koloroj sur la flago estas verda, reprezentante la arbarojn; orkoloro, reprezentante la ekvatoron kaj blua, reprezentante la maron. La origina flago adoptita en 1959 estis simila al la nuna sed kun strioj de neegala larĝo kaj la franca Trikoloro en la kantono. La trikoloro estis forigita post la sendependeco kaj la flava strio, simbolante la Ekvatoron, estis pligrandigita. Nun la koloroj reprezentas la sunon, la maron, kaj la krudmaterialojn de la lando, precipe lignon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]